Paul Panda Farnana

Paul Panda Farnana aŭ poste Paul Panda Farnana M'Fumu[1] (n. en 1888 en la vilaĝo Nzemba, proksime de Moanda, en la marborda provinco Bas-Congo - m. la 12-an de majo 1930) estis kongola agronomo, naciisto kaj panafrikanisto[2]. Li estis la unua kongolano kiu kompletigis superan edukadon en Belgio. Surbaze de naciismo kaj panafrikanismo, li ankaŭ estis la unua kongola intelektulo kiu malkaŝe kritikis la fitraktadoj de koloniismo en tio kio tiam estis la Belga Kongo (nuna Kongo-Kinŝaso, D.R.K.).

Paul Panda Farnana
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1888 (1888-01-01)
Morto 12-an de majo 1930 (1930-05-12) (42-jaraĝa)
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Alma mater Koninklijk Technisch Atheneum Horteco
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Biografio redakti

 
Louise Derscheid kaj Panda Farnana

La nomo de lia patrino estis Nsengo, kaj lia patro Luizi Fernando (ankaŭ: Fernaõ) estis kongola ĉefo akceptita de la registaro, tiel ke Panda Farnana poste heredus la titolon M'Fumu (vorto por ĉefo en Kikongo)[1].

La belga komercisto Jules Derscheid kaj lia edzino kunportis lin al Eŭropo en 1895 kiel sepjarulo [3] por poste servi ilin. Ĉiukaze, la geedzoj Derscheid mortis post mallonga tempo kaj poste li kreskis ĉe la plej aĝa fratino de Jules Derscheid (Louise Derscheid aŭ "Onklino Lise", ne-edziniĝinta pianistino [2]) kiu zorgis pri li kiel patrino dum sia tuta vivo. Danke al ŝi, li povis studi en Belgio. Li batalis kontraŭ Germanio dum Unua Mondmilito. Post la milito li fariĝis aktivulo pri homaj rajtoj. Post studoj ĉe la Ateneo de Ixelles, komunumo en Bruselo, la Nacia Instituto pri Hortikulturo en Vilvoorde kaj superaj studoj en Parizo kaj Mons, li revenis al Kongo en 1909. Tie li laboris kiel agrikultura inĝeniero por la kolonia registaro kaj vidis kiel rasismo, ekspluatado kaj perforto estis trajtoj de la koloniigo[4].

Dua panafrika kongreso en Bruselo redakti

 
Farnana ĉe la Dua Panafrika Kongreso en la Monda Palaco (fr.: <i>Palais Mondial</i>) en Bruselo (1921)

La fundamento de panafrikanismo devenas de la kontraŭsklaveca movado en Usono kaj Karibio. La movado baziĝas sur la ideo, ke ĉiuj afrikdevenaj loĝantaroj, kaj sur la kontinento kaj en la diasporo, devas esti unuigitaj por disvolviĝi kaj liberigi sin de koloniismo.

En 1921 okazis la dua panafrika kongreso en Bruselo organizita kun la partopreno de Paul Otlet kaj Henri La Fontaine. La gazetoj en Belgio portretis Farnana kiel danĝera agitanto. Farnana sidis en la Buroo de la Kongreso, partoprenis du sesiojn kaj la 11-an de septembro prelegis pri L'historique de la civilisation nègre sur les rives du fleuve Congo . La ministerio, la komerca mondo kaj la gazetaro pliigis la premon ĝis tia grado, ke la konkludoj de la kongreso estis forte mallaŭtigitaj. La impeto de panafrikanismo estis rompita.

Verkaro redakti

Liaj verkoj kaj paroladoj estas la unuaj paŝoj de kongola naciismo. La diskurso de Paul Panda Farnana estis ĉefe partoprena, reformema kaj pacifisma[2].

Rememorigoj redakti

En 2011 okazis en Bruselo la ekspozicio Visages de Paul Panda Farnana [5]. Tiun saman jaron, Françoise Levie dediĉis dokumentan filmon al la vivo de Farnana, sub la titolo Panda Farnana, un Congolais qui dérange, kaj memorplakedo estis instalita en lia iama lernejo en Bruselo.

En 2014 lia vivrakonto aperis en bildstria libro:

  • Paul Panda Farnana, een vergeten leven (Paul Panda Farnana, Forgesita Vivo). Desegnaĵoj: Asimba Bathy, Yann Kumbozi, Djeis Djemba kaj Dody Lobela. Scenaro: Antoine Tshitungu, 2014. (ISBN 9782960156713)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Noto: la nomon M'Fumu li heredis de lia patro kiu estis kongola ĉefo aŭ mfumu en kikongo, honortitolon kiun la regantaj koloniistoj donis al ĉefoj kiuj kunlaboris.
  2. 2,0 2,1 2,2 (fr, en, nl) Paul Panda Farnana, nationaliste et panafricaniste congolais, Africa museum, 2022
  3. Andere biografen menen dat Farnana pas in 1900 de oversteek maakte met een officier Derscheid. Dit kunnen twee personen geweest zijn: Gustave Derscheid, die deelnam aan de expeditie Bia-Franqui, of Eugène Derscheid.
  4. (nl) Paul Panda Farnana, Kongo, konkerita kaj koloniigita, Canon van Vlaanderen, majo 2023.
  5. Expo Paul Panda

Vidu ankaŭ redakti

William Edward Burghardt DuBois

Paul Otlet

Eksteraj ligiloj redakti

Panda Farnana, un Congolais qui dérange Jutuba filmeto (55 min.)