Malfermi la ĉefan menuon

Paul Quinichette (* 17-an de majo 1916 en Denver; † 25-an de majo 1983 en Novjorko) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto, kiu estis konata ĉefe pro sia tempo ĉe Count Basie kiel ludanto forte influita de Lester Young.

Quinichette studis komence aldosaksofonon kaj klarneton ĉe la Ŝtata Altlernejo de Tenesio kaj poste transiris al tenorsaksofono. Li ludis en lokaj bandoj ritmenblusaj (Nat Towles, Shorty Sharrock) kaj ekde 1942 ĝis 1944 li koncertvojaĝis kun la bando de Jay McShann. Ekde 1945 ĝis 1947 li estis ĉe Johnny Otis en Kalifornio, poste ĉe Louis Jordan, Lucky Millinder, Milt Buckner, Eddie Wilcox, J. C. Heard (1948/9) kaj Henry Red Allen (1951) kaj atingis sian supron en 1952/53 ĉe Count Basie, kiu lin dungis, por ke li ludi kiel Lester Young. Tion li faris tiel bone, ke li ricevis la ŝercnomon Vicprezidando laŭ la scercnomo Prez de Lester Young (Young mem nomis lin moke Lady Q). Post sia tempo ĉe Basie li laboris je kelkaj sonregistradoj ĉe Emarcy (i.a. The Vice Prez kun Basie kaj Kenny Drew) kaj estris proprajn ensemblojn, ludis ĉe Benny Goodman (1955), akompanis Bilion Holiday , Saraon Vaughan (Sarah Vaughan, Emarcy 1954) kaj Dinaon Washington (New Blowtop Blues 1952), faris sonregistraĵojn kun Woody Herman kaj kun John Coltrane (Cattin with Quinichette and Coltrane 1957, kaj en The Big Sound de Gene Ammons) kaj publikigis ankoraŭ kelkajn pluajn albumojn ĉe Prestige kiel For Basie 1958 (kun Nat Pierce ĉe piano). Fine de la 1950-aj jaroj li plene retiriĝis de la ĵazo, laboris en Novjorko kiel elektromuntisto kaj denove prezentis nur ekde 1973 kaj faris ankaŭ ekde 1977 kelkajn sonregistraĵojn, antaŭ ol lia sanstato devigis lin pensiiĝi.

Diskregistro (selekto)Redakti

  • Cattin´ with Coltrane and Quinichette, Prestige 1957 (kun Ed Thigpen, Mal Waldron, Julian Euell (b)), OJC
  • For Basie, Prestige 1958
  • On the sunny side, Prestige 1957
  • The Vice Prez, Emarcy 1954
  • Prez meets Vice Prez, Emarcy 1954 (kun Lester Young)

Eksteraj ligilojRedakti