Paul T. C. Kempeneers

Paul T. C. KEMPENEERS (naskiĝis en Tienen la 9-an de decembro 1935) estas belga filologo, lingvisto kaj esperantisto.

Paul T. C. Kempeneers
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1935 (1935-12-09) (88-jaraĝa)
en Tienen
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkistolingvistohistoriistoesperantistobibliotekistogeografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel instruisto li plej ofte verkis didaktikajn tekstojn, kiel gvidilojn pri la bona uzado de la nederlanda lingvo, libroj pri nederlanda ortografio kaj gramatiko. En 1970 li publikigis sciencfikcian romanon por infanoj, "Fantomoj el la spaco".

En 1982 li diplomitiĝis kiel doktoro en la ĝermana filologio per tezo pri la vorttrezoro rilate la riverojn Dijle kaj Nete.

Ekde 1970 li verkis multajn eseojn pri la historio de la municipo Tienen kaj poste pri aliaj lokoj de Flandra Brabanto kiel Landen, Zoutleeuw kaj Linter. En la Esperanto-movado li estas konata kiel la aŭtoro de nederlandlingva gramatiko pri Esperanto kaj de Esperanto-kurso.

Verkoj en la nederlanda (elekto) redakti

  • Tijd voor taal
  • Tips voor taalzuivering
  • ABN-gids
  • Elementaire begrippen uit de Nederlandse taalkunde
  • Didactiek van het Nederlands
  • Spelen met spelling
  • Nederlandse Spraakkunst en Oefeningen
  • ABN-tips
  • Hydronymie van het Dijle- en Netebekken
  • Schimmen uit de ruimte
  • Tienen in Verbeelding
  • Oost-Brabantse Historische Teksten
  • Esperanto voor moderne mensen
  • Esperanto-gramatiko

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

Oni ne konfuzu la filologon Paul Kempeneers kun la kuracisto Paul Kempeneers.