Pauline Maria Strauss-de Ahna (naskiĝinta 4-an de februaro 1863 en Ingolstadt; mortinta la 13-an de majo 1950 en Garmisch-Partenkirchen) estis germana sopranistino kaj edzino de komponisto Richard Strauss.

Pauline de Ahna
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1863 (1863-02-04)
en Ingolstadt
Morto 13-an de majo 1950 (1950-05-13) (87-jaraĝa)
en Garmisch-Partenkirchen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Richard Strauss
Okupo
Okupo operkantisto • kantisto
vdr
Pauline Strauss de Ahna en 1894

Vivo redakti

Pauline de Ahna estis filino de la bavara armeogeneralo Adolf de Ahna kaj nevino de berlina kantistino ĉe la kortega opero Eleonore de Ahna kaj de violonisto Heinrich de Ahna. En 1887 ŝi konatiĝis kun kapelmajstro Richard Strauss, kiun li postiris kiel lernanto al la Kortega Opero je Vajmaro. En 1890 de Ahna unuafoje prezentis kiel sopranisto. La 10-an de septembro 1894 ŝi geedziĝis en la kastelpreĝejo St. Veit je Marquartstein kun Richard Strauss. Pauline Strauss-de Ahna plue prezentis kiel kantistino. Ŝi validis kiel elstara interpretanto de liaj lidoj, kaj Strauss ofte koncertis kun sia edzino. Ŝia iomete bubeca karaktero estis mita je amikoj de la du. Strauss mem kreis per la figuro de Christine en la membiografia opero Intermezzo nepre amoplenan monumenton. La geedzoj loĝis komence en Munkeno kaj ekde 1898 en Berlino, kie Pauline de Ahna en 1906 rezignis sian kantistan profesion. En 1908 ekloĝis en vilao je Garmisch. En 1918 la geedzoj translokiĝis al Vieno, en 1945 al Baden en Aargau, poste al Ouchy kaj finfine al Montreux. En 1949 la geedzoj revenis al Garmisch-Partenkirchen, kie la du mortis unu mallonge post la alia.

La geedzoj Strauss havis la komunan filon Franz Strauss (1897–1980).

Literaturo redakti

  • Walter Deppisch (eldoninto): Richard Strauss. In Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. (Rowohlts Monographien 146) Rowohlt Verlag, Reinbek ĉe Hamburgo 1984, ISBN 3-499-50146-5.

Eksteraj ligiloj redakti