Paulino Garagorri
Paulino GARAGORRI Herranz (Donostio, 18a de februaro 1916 - Madrido, 5a de julio 2007) estis hispana filozofo, kritikisto kaj eseisto, rilata kun la laborgrupoj formitaj ĉirkaŭ José Ortega y Gasset, profesoro de Filozofio kaj de Historio de la Politika Pensaro en la Komplutensa Universitato de Madrido.[1]
Paulino Garagorri | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1916 en Donostio | |
Morto | 5-an de julio 2007 (91-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo eseisto universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Hispanamerikismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li produktis filozofiajn eseojn, verkis literaturan kritikon kaj interesiĝis pri hispanismo.
Tre markita per la influo de Ortega, en sia pensaro Garagorri analizis la vivon kiel radikalan realon. Laŭ Garagorri, taŭga vivo postulas kunigi kunvivadon kaj socieblon kun la praktiko de la abstrakta racio. En lia opinio la vivo povas esti komprenata nur se oni konsideras la intencecon kaj la homan konscion. Laŭ Garagorri, la homo neniam povos kompreni totale la realon, neante tial la aspiron al la absoluta valoro de la abstrakta racio, pro kio oni elstarigas la homan estaĵon en sia paradoksa esenco.
Verkoj
redakti- La paradoja del filósofo
- Ortega, una reforma de la filosofía, 1958
- Unamuno, Ortega, Zubiri en la filosofía española, 1968
- Introducción a Ortega, 1970
- Introducción a Miguel de Unamuno, 1986
- Revista de Occidente (kiel sekretario, kaj eldonisto de la dua epoko, el 1963)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paulino Garagorri en la hispana Vikipedio.