Paulus Constantinus Phrygius (1483-1543) (naskiĝis en Schlettstadt, 1483 - mortis en Tübingen, en la 1-a de aŭgusto 1543) estis germana protestanta teologo kaj reformisto.

Paŭlo Friĝo
(1483-1543)
In Leviticum explanatio. - Bazelo (1543)
In Leviticum explanatio. - Bazelo (1543)
Persona informo
Naskiĝo 1483
en Schlettstadt, (hodiaŭ  Francio)
Morto 1-a de aŭgusto 1543
en Tübingen,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li unue studis en publika lernejo de sia naskiĝurbo, poste li daŭrigis siajn studojn en Parizo kaj Frajburgo. Pli malfrue, en 1513, li studis historion, biblian beletron kaj teologion en Bazelo, kie li ricevis sian diplomon pri Doktoreco. Post nemulte, li fariĝis predikanto en la Katedralo de Eichstätt, kaj sekve, en 1519, reprenis siajn taskojn en la paroko de sia naskiĝurbo.

Influita de la reformistoj de Strasburgo, same kiel Johano Okolampado (1482-1531)[1] kaj Ulrico Zvinglo, li brakumis la reformon. Kvankam avertata de siaj amikoj, por ne paroli pri Marteno Lutero en la predikseĝo, la Koncilio lin admonis kaj malakceptis liajn servojn en 1524. Malgraŭ tio, lia amikaro argumentis liafavore kaj konvinkis la administrantaron por ke li ne eksoficiĝu.

Ne volante vivi en atmosfero tiel ŝarĝita, Phrygio iris al Strasburgo, kie li okupiĝis kun la kamparaj laboristoj. Ne povinte kalkuli je la servoj de Marteno Bucer, la Koncilio lin invitis, en 1529, kiel pastro en la Preĝejo de Sankta Petro, kaj ankaŭ por okupi la katedron de teologio kune kun Okolampado, en la Universitato de Bazelo. La devoj de siaj oficoj li plenumis zorgeme kaj fidele, per tio li konkeris universalan respekton dank'al sia pieco kaj bonkoreco.

Kiel profesoro, Phrygio prezidis, kune kun Okolampado, la unuan Sinodon de Bazelo (1529), kie li restis ĝis 1534, kiam Andreas Bodenstein lin sukcedis. Li plenumas la samajn taskojn en Tübingen, kie li vivis ĝis siaj lastaj tagoj.

Li estis granda amiko de Ulriko, Duko de Virtembergo (1487-1550)[2], kiu elpeliĝis el siaj teritorioj, kaj serĉis azilon en Bazelo. En 1534, kiam la princo sukcesis rehavigi al si la posedaĵojn de sia duklando, li tuj determinis la reformon de sia eklezia administrantaro.

Verkoj redakti

  • Nicolaus Clemangis archidiaconus Bajocensis ... De corrupto ecclesiae statu A. Moventius, 1519
  • De Causa Boemica. Paulus Constantius. Vulgo refragari quosdam celeberrimi Constantiensis Concilii sententiae, qua Hussitae damnati sunt, constat. Quare visum est mihi hunc ea de re in lucem edere librum ut videtur a doctis quibusdam scriptum. Quo palam fiat universo orbi, qua ex causa Hussitae damnati sint et Sanctae Romanae Ecclesiae celeberrimique Concilii illibata maneat auctoritas ..., Jan Hus - 1520
  • Oratio Constantii Eubuli,... de virtute clavium et bulla condemnationis Leonis decimi contra Martinum Lutherum.... - 1521
  • Chronicvm Regvm Regnorvmqve Omnivm Catalogvm, Et Perpetuum ab exordio mundi ...[rompita ligilo] - 1534
  • Chronicum regum regnorumque omnium catalogum, et perpetuum ab exordio mundi temporum: seriem complectens, ex optimis ... autoribus congestum, Johannes Hervagius - 1534
  • Chronicum, 1534
  • In Micheam Prophetam commentarius - 1538
  • In Leviticum explanatio. - Basileae, Henrichus Petrus - 1543

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj