Pedro Hernández
hispana filologo, jura tradukisto kaj esperantisto
Pedro A. HERNÁNDEZ ÚBEDA (naskiĝinta la 17-an de februaro 1966 en Madrido) estas hispana esperantisto, filologo kaj jura tradukisto de slavaj lingvoj. Vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio ekde 2008, la 5-an de julio de 2009 estis elektita prezidanto post la demisio de la antaŭa prezidanto. Li demisiis en 2011 kaj estis anstataŭita de José Antonio del Barrio.
Pedro Hernández | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1966 (58-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Li estas ankaŭ membro de, interalie, SAT, SAT en Hispanio, TEVA kaj Internacia Naturista Organizo Esperantista. Li loĝas en Madrido, kaj havas du filinojn, Jasna, kaj Flora, denaskaj Esperanto-parolantoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Lia retejo ĉe Ipernity kun blogo kaj multaj fotoj