Pedro Pintor (1423-1503) estis hispana kuracisto, privata kuracisto de la papo Aleksandro la 6-a, kiu ricevis 100 dukatojn jare,[1] kaj aŭtoro de la verko "De morbo foedo his temporibus affligenti", unu el la unuaj traktatoj pri la sifiliso, tiam konata kiel "malsano de la francoj" aŭ "morbus gallico". Kune kun Gaspare Torella (1452-1520), Girolamo Fracastoro (1476-1553), Ulrich von Hutten (1488-1523) kaj Juan de Almenar, li estis unu el unuaj kiuj raportis kaj diagnozis tiel dolorigan malsanon, kiu en lia epoko tute ne estis konsiderata hontinda tiel kiel la lepro.

Pedro Pintor
(1423-1503)
Hispana kuracisto, privata kuracisto de la papo Aleksandro la 6-a kaj aŭtoro de la verko "De morbo foedo his temporibus affligenti".
Hispana kuracisto, privata kuracisto de la papo Aleksandro la 6-a kaj aŭtoro de la verko "De morbo foedo his temporibus affligenti".
Persona informo
Naskiĝo 1423
en Valencia, Hispanio
Morto 4-a de Septembro 1503
en Romo, Italio
Alma mater Universitato de Lérida
vdr

Historio pri la sifiliso redakti

La blenoragio estis sekskontaĝa malsano jam konata de la antikvuloj el ĉiuj nacioj kaj ĝi estas menciita en la ĉapitro 15 de la Levidoj, kie ĝi traktas pri la preceptoj por tiuj kiuj estis afektitaj "de iu demando de la karno". Sed ne la sifiliso. Laŭ kelkaj samtempaj aŭtoroj, la sifiliso aperas unuafoje en Italio, fine de la jaro 1494, kiam Karlo la 8-a, reĝo de Francio, estro de granda armeo, venis al tiu distrikto kun la celo ekposedi la regnon de Napolo, kies rajtojn pri heredo li fanfaronis.[2]

Ĉi-tiu ekspedicio estis unue favora al la napolanoj. Karlo forlasis Romon kaj direktis sin al Napolo en la 28-a de januaro kaj estis ricevita en tiu urbo en la 21-a de februaro 1495. La napolanoj baldaŭ iĝis netoleremaj pri la nova jugo, kaj helpitaj de Fernando la 2-a de Aragono (1452-1516), kaj gviditaj de Gonzalo Fernández de Córdoba (1453-1515), la granda kapitano, la napolanoj kaptis ilin kaj forpelis la francojn el Italio.

La nova malsano probable havis nenian rilaton kun ĉi tiuj eventoj, kiu sendube favoris la disvastigon kaj la pligravigon de la infekto kun la libereco kaj la ekscesoj kiuj akompanas la grandajn armeojn, kies malamikeco rezultis en reciprokaj akuzoj inter la enhabitantoj kaj la invadantoj, rilate al la origino de la malsano, la francoj nomis ĝin - Malsano de Napolo - ĉar ĝi estis nekonata al ili antaŭ la alveno de la ekspedicio al Napolo, kaj la italoj nomis ĝin - Malsano de Francio. Alia germana kuracisto, Josef Grünpeck (1473-1532), ankaŭ raportis pri la malsano en 1496. La hispana kuracisto, Gaspare Torella (1452-1520) estas la unua kiu pritraktis la silifison en la beboj laktotrinkantaj.

Laŭ tiamaj raportoj, la papo Aleksandro la 6-a havis la kutimon igi la prostituitinojn rampi sur la planko de sia palaco, batalante unuj kontraŭ la aliaj, interŝanĝe de pecoj de juveloj.

Verkaro redakti

  • "De morbo foedo his temporibus affligenti", Romo, 1496
  • Aggregator Sententiarum Doctorum de Curatione in Pestilentia, Romo, 1499

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti