Vuitebœuf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Peney (Vuitebœuf))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vuiteboeuf (stacidomo).

Vuitebœuf estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Vuitebœuf
Blazono de Vuitebœuf
Blazono de Vuitebœuf
Blazono de Vuitebœuf
Vuitebœuf
Vuitebœuf
Vuitebœuf
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 48′ 29″ N 6° 32′ 57″ O / 46.80806 °N, 6.54917 °O / 46.80806; 6.54917 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 29″ N 6° 32′ 57″ O / 46.80806 °N, 6.54917 °O / 46.80806; 6.54917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 522
Areo 5,06 km²
Alteco 589 m super marnivelo
Poŝtkodo 1445
Komunumkodo 5766
Mapo de Vuitebœuf
Mapo de Vuitebœuf
Situa mapo de Vuitebœuf
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vuitebœuf situas en la Ĵurasa Montaro en la valo de la rivero Arnon, proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1160 m s.m. en okcidento de la komunumo sur la deklivo de Monto Baulmes. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vuitebœuf kaj Peney, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,06 km², de kiuj 41,4% estas kovritaj de arbaro, 49,0% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vuitebœuf limas en nordo al Bullet, en nordoriento al Vugelles-La Mothe, en oriento al Orges, en sudo al Champvent, en sudokcidento al Baulmes, kaj en nordokcidento al Sainte-Croix.

Trafiko redakti

Tra Vuitebœuf pasas la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix. Kun ĝi kruciĝas en la vilaĝocentro konekta vojo de Baulmes al Fontaines-sur-Grandson. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 estas Yverdon-Okcidento, kiu situas proksimume 7 kilometrojn sudoriente de la komunumo. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Novalles.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vuitebœuf datiĝas el la jaro 1028 kiel Vaitibo. Dum mezepoko Vuitebœuf estis doganejo inter la senjorujoj Grandson kaj Sainte-Croix. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la parto norde de la rivero Arnon apartenis al la Voktejo Grandson kaj la parto sude de la rivero al la Voktejo Yverdon. Dum la Helveta Revolucio en marto 1798 apud Vuitebœuf okazis batalo inter la feŭdaj bernaj trupoj de la malnova reĝimo kaj de la franca armeo kaj revoluciaj trupoj. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson kaj en 1803 al la Distrikto Orbe, kiu lasta kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti