Persa silk-arbo

specio

La persa silk-arbo Albizia julibrissin, estas specio de arbo de la familio de Fabacoj, apartenanta al sudokcidenta kaj orienta Azio.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Persa silk-arbo
Aspekto
Aspekto
Biologia klasado
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimosoideae
Genro: Albizia
Specio: A. julibrissin
Sinonimoj

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Proksima foto de foliaro, floroj kaj nematuraj frukto
Floroj, partoj.
Eurema blanda metas ovojn sur A. julibrissin

La genro Albizio nomiĝas laŭ la itala nobelo Filippo degli Albizzi, kiu enkondukis ĝin en Eŭropon meze de la 18-a jarcento.[2] Ĝi estas fojfoje neĝuste literumata Albizzia. La specifa epiteto julibrissin estas korupto de la persa vorto gul-i abrisham (گل ابریشم), kiu signifas "silka floro" (de gul گل "floro" + abrisham ابریشم "silko").[2]

La specion Albizia julibrissin priskribis Antonio Durazzini. John Gilbert Baker uzis la saman sciencan nomon por aludi al Albizia kalkora Prain, la Mimosa kalkora de William Roxburgh.

Nomoj redakti

Albizia julibrissin estas konata per multaj popolaj nomoj, kiel persa silk-arbo kaj dorm-arbo. Ĝi nomiĝas ankaŭ Lenkoran-akacio aŭ bastarda tamarindo, kvankam ĝi ne estas tre proksime parenca al tiuj du genroj. En Usono la specio estas nomata ĉina silk-arbo, silk-arbo aŭ mimozo, kio estas misgvida - la du unuaj povas nomi iun ajn specion de Albizia kiu plej oftas en iu loko; kaj, kvankam la specio estis iam enmetita en Mimosa, ĝi ne estas tre proksima al Mimoseae. Por aldoni konfuzon, pluraj specioj de akacio, precipe Acacia baileyana kaj Acacia dealbata, estas ankaŭ konataj kiel "mimozo" (precipe en florkomerco), kaj multaj Fabacoj kun tre dividitaj folioj estas tiel nomataj en hortikulturo.

Ĝiaj folioj malrapide fermiĝas dum la nokto kaj dum periodoj de pluvo, la folieroj pendas malsupren; tial ĝia moderna persa nomo ŝabĥosb (شب‌خسب) signifas "nokta dormanto". Ĉi tiu tendenco klarigas ankaŭ la ĉinan popolan nomon hehuan, kiu signifas "fermita feliĉo" kaj simbolas feliĉan paron en lito.[3] En Japanio ĝiaj popolaj nomoj estas nemunoki, nemurinoki kaj nenenoki, kiuj ĉiuj signifas "dormanta arbo". Nemu-arbo estas parta traduko de nemunoki.

 
Dorm-arbo dum tago kaj nokto

Priskribo redakti

Persa silk-arbo estas malgranda falfolia arbo kreskanta ĝis 5–16 m alta, kun larĝa krono de ebenaj aŭ arkaj branĉoj.[3] La ŝelo estas malhelverde griza kaj maljuniĝante iĝas vertikale striita. La folioj estas duoble plumformaj, 20–45 cm longaj kaj 12–25 cm larĝaj, dividitaj en 6–12 paroj de foliplumoj, ĉiu kun 20–30 paroj de folieroj; la folieroj estas oblongaj, 1–1,5 cm longaj kaj 2–4 cm larĝaj. La floroj estas produktataj dum la tuta somero en densaj infloreskoj, la unuopaj floroj kun malgrandaj kaliko kaj korolo (krom la centraj), kaj strikta areto de stamenoj 2–3 cm longaj, blankaj aŭ rozkoloraj kun blanka bazo, aspektantaj kiel silkaj fadenoj . Oni observis, ke ili allogas abelojn, papiliojn kaj kolibrojn.[2] La frukto estas plata bruna guŝo 10–20 cm longa kaj 2-2,5 cm larĝa, enhavanta plurajn semojn.

Estas du varioj:

  • Albizia julibrissin var. julibrissin - la tipa vario, priskribita supre
  • Albizia julibrissin var. mollis - kiu havas dense harajn ŝosojn

Habitato, kultivado kaj uzoj redakti

Originaj vivejoj de la arbo inkluzivas regionojn de Irano (Persio) kaj Azerbajĝana Respubliko ĝis Ĉinio kaj Koreio.[4]

A. julibrissin estas vaste plantita kiel ornama planto en parkoj kaj ĝardenoj, kultivata pro sia fajna folia teksturo, floroj kaj alloga horizontala kanopeo. Aliaj pozitivaj trajtoj estas rapida kresko, malgrandaj akvopostuloj kaj la kapablo prosperi plantite sub plena suno en varmaj someraj klimatoj.[5] Ĝi estas tre ofte plantata en duonaridaj lokoj kiel Centra Valo de Kalifornio, centra Teksaso kaj Oklahomo. Kvankam kapabla supervivi sekecon, kresko estos damaĝita kaj la arbo emas aspekti malsane. Pro tio ĝi devas ricevi maloftajn profundajn akvumadojn dum la somero, kiuj instigos kreskon kaj floradon.[5]

La larĝa krono de matura arbo igas ĝin utila por havigi maldensan ombron. La florkoloro varias de blanko en A. julibrissin f. alba ĝis intense ruĝpintaj floroj. Ankaŭ variaĵoj kun kremkoloraj aŭ palflavaj floroj estas atestitaj. Aliaj kultivarij disponeblas: "Somera Ĉokolado" havas ruĝan foliaron, kiu je maljuniĝo ŝanĝiĝas al malhela bronzo, kun pale rozeaj florojoj; 'Ishii Ploranta' (aŭ "Pendula") kreskas laŭ pendanta formo.

A. julibrissin f. rosea redakti

Ekzistas ankaŭ formo, A. julibrissin f. rosea (Rozkolora persa silka arbo), kiu en la pasinteco estis klasita aŭ kiel variaĵo aŭ kiel kulturvario. Ĉi tiu estas pli malgranda arbo, altiĝanta nur ĝis 5-7 metroj, kun floroj ĉiam rozkoloraj. Apartenante al la nordoriento de la teritorio de la specio en Koreio kaj Norda Ĉinio, ĝi estas pli malvarm-tolera ol la tipa formo, supervivante temperaturojn ĝis almenaŭ −25 °C). La elektita kulturvario A. julibrissin 'Ernest Wilson' (ankaŭ konata kiel 'E.H. Wilson' aŭ 'Rosea') estas malvarm-tolera arbo kun profunda roza florkoloro. En Japanio, A. julibrissin f. rosea estas ofte uzata por netradicia bonsajo. La nomo nemunoki * (ね む の 木, Kanji: 合 歓 木) kaj ĝiaj variantoj estas kigo reprezentanta la someron en hajko, precipe dormema somera vespero.[6]

A. julibrissin f. rosea gajnis la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo;[7] same la kulturvario 'Somera Ĉokolado'.[8]

Aliaj uzoj redakti

La dolĉodoraj floroj estas bona nektara fonto por abeloj kaj papilioj. En Mezameriko, la dorninsekto, Umbonia spinosa, preferas ĝiajn branĉojn por pariĝado kaj travintrado.

Estas konfliktaj informoj pri la tokseco de kapsuloj kaj semoj por homoj kaj bestoj; iuj partoj de la planto povas enhavi neŭrotoksinon. Oni konsultu medicinan profesiulon antaŭ manĝado aŭ manĝigado.

Ligno de silk-arbo povas esti uzata por fari meblojn.[9]

Entrudiĝema specio redakti

En naturo, la arbo emas kreski en sekaj ebenaĵoj, sablaj valoj kaj altebenaĵoj. Ĝi fariĝis invada specio en Usono, kie ĝi disvastiĝis de suda Novjorko, Nov-Ĵerzejo kaj Konektikuto okcidenten ĝis Misurio kaj Ilinojso, kaj suden ĝis Florido kaj Teksaso. Ĝi estas kultivata en Kalifornio kaj Oregono. Ĝiaj semoj estas multaj kaj fekundaj eĉ dum longaj periodoj de sekeco. Ĉiu kapsulo, kiu similas paperecan platan fabkapsulon, enhavas averaĝe 8 semojn. La kapsuloj eksplodas dum fortaj ventoj, kaj la semoj alforportiĝas tra surprize longaj distancoj.

 
Distribuado de A. julibrissin en Usono

Selektado nuntempe okazas en Usono por produkti ornamajn plantojn, kiuj ne donos semojn kaj tial povas esti plantitaj sen risko. Tamen, en Orienta Usono ĝi estas ĝenerale mallongdaŭra arbo, estante tre infektiĝema je al mimoza vaskula velkado,[10] funga malsano kaŭzata de specio de Fusarium, kvankam la malsano ne ŝajnas grave influi ĝiajn populaciojn. Pro siaj invadaj tendencoj kaj malsaniĝemo, ĝi estas malofte rekomendiaa kiel ornama planto en Usono, kvankam ĝi ankoraŭ estas vaste plantata en partoj de Eŭropo.

Referencoj redakti

  1. Plant of the Week. Gardens.co.nz. Arkivita el la originalo je 2013-02-08. Alirita 2014-04-18.
  2. 2,0 2,1 2,2 Albizia julibrissin (Mimosa, Persian Silk Tree, Pink Silk Tree, Silk Tree) | North Carolina Extension Gardener Plant Toolbox. Alirita 2021-02-17.
  3. 3,0 3,1 . Mimosa (July 23, 2004). Arkivita el la originalo je 2014-03-29. Alirita February 16, 2021. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-02-22.
  4. Juan-Alberto Rodriguez Pérez, Flore exotique dans les îles Canaries, Leon, Espagne, Editorial Everest, 1990. (ISBN 84-241-4668-9)). Page 11
  5. 5,0 5,1 Kathleen Norris Brenzel (ed.). (2007) Sunset Western Garden Book, p. 178.
  6. 合歓の花(ねむのはな) 晩夏 (japane). kigosai.sub.jp. Alirita 2011-06-27.
  7. RHS Plant Selector Albizia julibrissin f. rosea AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Alirita 2020-03-12.
  8. Albizia julibrissin 'Summer Chocolate'. RHS. Alirita 27a de Februaro 2020.
  9. Albizia julibrissin (silk tree) (20a de Novembro, 2019). Alirita 16a de Februaro, 2021.
  10. Fusarium Wilt of Mimosa (Albizia julibrissin) Arkivigite je 2017-10-23 per la retarkivo Wayback Machine, Virginia Cooperative Extension

Eksteraj ligiloj redakti