Peter B. Stetson

Peter Brailey STETSON estas kanada astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Viktorio.[1]

Peter B. Stetson
Persona informo
Okupo
Okupo astronomo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de la asteroido 54411 Bobestelle en kunlaboro kun David D. Balam la 3-an de junio 2000.[2]

Li interesiĝas pri la fotometrio de la stelamasoj, precipe la globan stelamason, li ankaŭ laboris pri la stelaj loĝantaroj en la najbaraj nanaj galaksioj kaj en la kampo de Lakta Vojo.

Li estis ano de la Ŝlosila Projekto de Skalo de Ekstergalaksiaj Distancoj per la Kosmoteleskopo Hubble.[3]

Li disvolvis programarojn, kiuj permesas ricevi fotometriajn kaj astrometriajn informojn elde fotaj kaj ciferecaj du-dimensiaj bildoj.

HonoroRedakti

La asteroido 255703 Stetson estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Brailey Stetson en la itala Vikipedio.