Peter Wapnewski
Hans Peter Wapnewski (naskiĝinta la 7-an de septembro 1922 en Kiel; mortinta la 21-an de decembro 2012 en Berlino[1]) estis germana mezepokisto.
Peter Wapnewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1922 en Kiel |
Morto | 21-an de decembro 2012 (90-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto muzikisto germanisto filologo verkisto mezepokisto |
Lia ĉefa laborkampo estis la gernana literaturo de la mezepoko same kiel de la 19-a kaj de la 20-a jarcentoj. Krom tio li publikigis precipe pri Richard Wagner same kiel pri la temoj de la altlernejo-politiko kaj kulturpolitiko. Unikaj estas la „laŭtlegadoj“ de malnovaj tekstoj, ekzemple de La kanto de la Nibelungoj, Parzivalo de Wolfram von Eschenbach aŭ Tristan de Gottfried von Straßburg fare de Wapnewski, je kiuj li ne nur kontraŭmetis malsamajn versiojn (plejofte unu plejeble originalan kaj nuntempe pli bone kompreneblan), sed ankaŭ liveris historiajn komentojn.
Referencoj
redakti- ↑ Der einäugige König, tagesspiegel.de, 23-an de decembro 2012
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Peter Wapnewski en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio
- Nekrologo pri Wapnewski ĉe spiegel.de, 23-an de decembro 2012
- Intervjuo de Jens Peter Paul kun Peter Wapneswki
- Nekrologo de Wolf Lepenies welt.de de 22-a de decembro 2012