Peterburga Dialogo

Peterburga Dialogo (ruse: Петербургский диалог, germane: Petersburger Dialog) estis interŝtata dialogad-forumo por rusoj kaj germanoj.

Dmitrij Medvedev kaj Angela Merkel dialogantaj, Munkeno 2009

Partoprenis ekspertoj el ĉiuj sektoroj sociaj de Germanujo kaj de Rusujo. La tuto ankaŭ instigu al novaj ideoj kaj projektoj kaj estis invitataj ankaŭ ne-registaraj organizaĵoj.

Dialogaraj fondintoj estis en la 2001-a jaro Vladimir Putin kaj Gerhard Schröder. La ĉiujaraj kunvenoj fakte okazis inter 2001 kaj 2019 en la jenaj urboj: Sankt-Peterburgo, Vajmaro, Hamburgo, Dresdeno, Wiesbaden, Munkeno, Jekaterinburgo, Wolfsburg, Hanovro, Moskvo, Kaselo, Potsdam, Berlino, Königswinter.

Fine de 2022 oni decidis ĉesigi la tuton.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti