Ramsen SH

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Peterburgo (Ramsen))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ramsen

Ramsen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1300 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Ramsen
Blazono de Ramsen
Rigardo al Rejno kaj la vilaĝoj Etzwilen, Hemishofen, Ramsen kaj Buch
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 48′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.80000 °O / 47.70000; 8.80000 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 48′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.80000 °O / 47.70000; 8.80000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1300
Areo 13,45 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8262
Komunumkodo 2936
Mapo de Ramsen
vdr

Geografio redakti

Ramsen situas nordoriente de Hemishofen kaj apartenas al la iama regnoteritorio de Stein ĉe Rejno. Al Ramsen apartenas la setlejoj Bibermühle, Hofenacker, Moskvo (germane Moskau), Peterburgo (germane Petersburg), Wiesholz kaj Wilen. La loknomoj Moskvo kaj Peterburgo devenas de rusaj trupoj, kiuj dum la napoleonaj militoj kampadis en Ramsen.

Najbaraj komunumoj redakti

Ramsen limas en nordo al Gottmadingen (Germanio-Baden-Virtembergo) kaj Rielasingen-Worblingen (Germanio-Baden-Virtembergo), en sudokcidento al Hemishofen, en sudo al Diessenhofen (Kantono Turgovio) kaj Wagenhausen (Kantono Turgovio), en okcidento al Gailingen am Hochrhein (Germanio-Baden-Virtembergo) kaj Buch.

Trafiko redakti

Ramsen estas ligita per poŝtaŭtolinio kun la stacidomo de Stein ĉe Rejno. Ekzistas ankaŭ buslinio al Ŝafhaŭzo tra germana teritorio.

Tra Ramsen pasas la muzea fervojlinio de Etzwilen al Singen, sur kiu la linia trafiko estis ĉesigita en 1969 kaj sur kiu hodiaŭ funkiciigas la Asocio por la savo de la Fervojlinio de Etzwilen al Singen [germane: Verein zur Erhaltung der Bahnlinie Etzwilen-Singen (VES)] somere vaportrajveturadojn.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ramsen datiĝas el la jaro 846. En mezepoko Ramsen apartenis la la habsburga Grafejo Nellenburg. En 1539 la malalta jurisdikcio falis al Stein ĉe Rejno, kiu troviĝis sub la suvereneco de la urbo Zuriko. Zuriko akiris en la jaro 1770 ankaŭ la sangan jurisdikcion de Ramsen. Post la fino de la Helveta Respubliko Ramsen en la jaro 1803 kune kun Stein ĉe Rejno fariĝis parto de la Kantono Ŝafhaŭzo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti