Petrov nad Desnou
Petrov nad Desnou (germane Petersdorf an der Tess) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Šumperk. Ensumigante municipon Petrov nad Desnou kaj vilaĝon Terezín ĝi troviĝas apud kunfluejo de riveroj Desná kaj Merta. Vivas ĉi tie 1 217 loĝantoj (2024).
Petrov nad Desnou | |||
germane Petersdorf an der Tess | |||
municipo | |||
Meza parto de la municipo kun ŝoseo n-ro 11 kaj montodorso de Hrubý Jeseník en fono
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Petrov nad Desnou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Hanuŝovica montetaro | ||
Situo | Petrov nad Desnou | ||
- alteco | 365 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 20″ N 17° 02′ 40″ O / 50.00556 °N, 17.04444 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,20 km² (1 220 ha) Petrov nad Desnou | ||
Loĝantaro | 1 217 (2024) | ||
Denseco | 99,75 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 788 16 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 500020 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Petrov nad Desnou | |||
Retpaĝo: www.petrovnaddesnou.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vikýřovice, Velké Losiny, Rapotín kaj Sobotín.
Historio
redaktiEn la pasinteco la vilaĝo portis nomojn Petersdorf kaj ankaŭ Petrovice, evidente laŭ vokto Petr menciata al la jaro 1391. La nomon Petrov estas unuafoje dokumentita en la jaro 1869, nobelan predikaton "an der Tess" ĝi akiris en la jaro 1924, ekde la jaro 1955 ĝi portis nomon Petrov nad Desnou. Vilaĝo Teresienthal (hodiaŭ Terezín) estiĝis en parceloj de Petrov en la jaro 1789 kaj ĝi nomiĝas laŭ grafino Terezie Žerotínová, naskita Schrattenbach.
Ĝis ellandigo de germanoj post la dua mondmilito Petrov estis germana municipo kun ĉeĥa minoritato. La municipo estis okazejo de kamparanaj ribeloj. La ĉi tie regiono estas ankaŭ fama pro ĉasado de sorĉistinoj, al kiuj falis en la jaro 1686 kiel viktimo ankaŭ Voršila Kolbová, voktino de Petrov. En la jaroj 1839 ĝis 1931 estis sur loko de devena martelegejo maŝinejo, kiu apartenis al ferfabriko de fratoj Kleinidoj. Ekde la jaro 1932 agadis sur teritorio de Petrov uzino Velamos por produktado de bicikloj.
Geografio kaj transporto
redaktiPetrov nad Desnou situas sur maldekstra bordo de rivereto Desná kaj apud rivereto Merta antaŭ kunfluejo kun Deská kaj ĉirkaŭ ŝoseo I/11, inter Sobotín kaj Rapotín. Terezín situas sur maldekstra bordo de Desná antaŭ kunfluejo kun Merta, paralele kun ŝoseo I/44, kiu kondukas tra Rapotín laŭlonge laŭ la dekstra bordo de Desná.
Sude kaj oriente en la teritorion de la municipo falas arborkovritaj montodorsoj, la limo de la municipo kondukas ĉirkaŭ montoj Prostřední skála (718 m s. m.), Petrovský vrch (778 m s. m.) kaj nordoriente tra deklivejo de Kamenitý kopec (616 m s. m.). Apud la norda, orienta kaj suda randoj de la teritorio de municipo ĉirkaŭiras verde markita turisma vojo, super Terezín krucigas ĝin flave markita vojo de Kamenitý vrch.
En Petrov disbranĉiĝas fervoja linio 293 de Fervojo Desná.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 795 |
1880 | 1 913 |
1890 | 1 793 |
1900 | 1 635 |
1910 | 1 744 |
1921 | 1 594 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 777 |
1950 | 1 161 |
1961 | 1 400 |
1970 | 1 308 |
1980 | 1 211 |
1991 | 1 271 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 261 |
2014 | 1 195 |
2016 | 1 201 |
2017 | 1 185 |
2018 | 1 196 |
2019 | 1 224 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 220 |
2021 | 1 195 |
2022 | 1 230 |
2023 | 1 223 |
2024 | 1 217 |
Partoj de municipo
redakti- Petrov nad Desnou
- Terezín
Pluaj fotoj
redakti-
Lernejo (1951)
-
Preĝejo