Philippe Duquesne
Philippe Duquesne - franca prononco laŭ sistemo IFA [filˈip dykˈɛsn] - estas franca aktoro. Li naskiĝis la 30-an de junio 1965 en Béthune (Francio), do nun estas 59-jara.
Philippe Duquesne | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1965 (59-jaraĝa) en Béthune (Francio) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro televida aktoro ![]() |
Li interalie aktoris en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille.