Ĉilia flamengo

(Alidirektita el Phoenicopterus chilensis)

La Ĉilia flamengo (Phoenicopterus chilensis) estas birdospecio de la genro de flamengoj kaj nome granda specio (110–130 cm) proksime rilata al la Kariba flamengo kaj al la Roza flamengo, kun kiuj ĝi estis foje konsiderata samspecifa. Tiu artikolo sekvas la traktadon en Ibis (2002) 144 707-710.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉilia flamengo
Ĉilia flamengo, ĉe Slimbridge Wildfowl and Wetlands Centre
Ĉilia flamengo, ĉe Slimbridge Wildfowl and Wetlands Centre
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Phoenicopterus
Specio: Ph. chilensis
Phoenicopterus chilensis
(Molina, 1782)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Tutmonda distribuado
Tutmonda distribuado
Tutmonda distribuado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Sudameriko el Ekvadoro kaj Peruo al Ĉilio (ĉefe ĉe la sallagoj de Surire kaj de Atakamo, en la Nacia Rezervejo El Yali, en la Granda Insulo de Ĉiloeo kaj en la Ĉilia Patagonio) kaj Argentino kaj oriente al Brazilo; ĝi estis enmetita en Germanion kaj en Nederlandon (kolonio en ties bordo, nome Zwilbrockervenn). Estas ankaŭ malgranda populacio en Utaho kaj Kalifornio. Kiel ĉiuj flamengoj ĝi demetas ununuran kretecan blankan ovon sur kota amaseto.

Aspekto redakti

 
Aro fluganta en Rio Grande do Sul, Brazilo

La plumaro estas pli rozkolora ol tiu de iomete pli granda Roza flamengo, sed malpli ol la Kariba flamengo. Ĝi povas esti diferencata el tiuj specioj pro siaj grizecaj kruroj kun rozkoloraj "genuoj" (fakte tarsaj artikulacioj), kaj ankaŭ pro la pli granda kvanto de nigro ĉe la beko (pli da duono). La irisoj estas flavaj. Junuloj povus ne havi iom ajn el rozkoloro, sed anstataŭe restas grizaj.[1]

Dieto redakti

La beko de la Ĉilia flamengo havas kombilecajn strukturojn kiuj permesas ĝin filtri manĝon — ĉefe algoj kaj planktono, sed ankaŭ senvertebruloj, salikokoj kaj aliaj moluskoj.[2] — el akvo de la marbordaj kotejoj, estuaroj, lagunoj kaj sallagoj kie ĝi loĝas.[3]

Reproduktado redakti

 
Ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.
 
Kun ido ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.
 
Familia grupo ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.

Ĉiliaj flamengoj loĝas en grandaj aroj en naturo kaj postulas amasiĝaj kondiĉoj por helpi la reproduktemon. Dum la reprodukta sezono, kaj maskloj kaj inoj montras varion de kutimoj por allogi partnerojn, inklude kaposubiĝon — turniĝante siajn kapojn el flanko al flanko duope — kaj flugilsalutojn, per kiuj la flugiloj estas ripete malfermitaj kaj fermitaj. Kaj maskloj kaj inoj kun laboras en konstruo de kolonforma kota nesto, kaj ambaŭ kovas la ovojn. Post eloviĝo, la idoj havas grizan plumaron; ili ne akiras koloron de plenkreskulo ĝis post du aŭ tri jaroj. Kaj masklo kaj ino povas produkti nutran laktecan substancon en sia kropo por manĝigi siajn idojn.[3]

En kaptiveco redakti

La unua flamengo eloviĝinta en eŭropa bestoĝardeno estis Ĉilia flamengo ĉe la Bestoĝardeno de Bazelo (Svisio) en 1958.[4] Ekde tiam, ĉirkaŭ 389 flamengoj (ĉefe Rozaj flamengoj) estis bredataj en Bazelo kaj de tie distribuataj al aliaj bestoĝardenoj tutmonde.

Referencoj redakti

  1. (2004) “”, Zoo view XXXVII (4), p. 1, back cover. 
  2. Flamenco en perso.wanadoo.es. Arkivita el la originalo je 2010-07-31. Alirita 2012-06-28.
  3. 3,0 3,1 "Chilean Flamingo Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2015-12-20. Alirita 2012-06-28.
  4. "Zoo celebrates 50 years of flamingo breeding and science", 13s Aucgusto 2008. Kontrolita 21a Marto 2010.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2008). Phoenicopterus chilensis. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 11a Majo 2008. Kriterioj kial tiu specio estas preskaŭ minacata.
  • H. J. Bock kaj Gerhard Haas: Erstmalige künstliche Aufzucht eines Flamingos im Zoo Wuppertal. Der Zoologische Garten (Neue Folge) Bd. 44, 1974, Seiten 80-86.
  • Enrique H. Bucher, Ada L. Echevarria, Maria D. Juri kaj Jose M. Chani: Long-term survey of Chilean flamingo breeding colonies on Mar Chiquita lake, Córdoba, Argentina. In: Waterbirds. The International Journal of Waterbird Biology. Vol. 23 Special Publication No. 1 (Conservation biology of flamingos), 2000, Seiten 114-118, ISSN 1524-4695
  • Bernadette Gangloff kaj Lucien Gangloff: Erfahrungen mit der Handaufzucht von Chileflamingos (Phoenicopterus chilensis Molina, 1782). Der Zoologische Garten (Neue Folge) Bd. 64, 1994, Seiten 163-184, ISSN 0044-5169
  • Wolfgang de Grahl: Der Flamingo - Brutvogel in deutscher Natur. Gefiederte Welt, Nr. 4 1990, 119-120
  • Richard Howard kaj Alick Moore. A complete checklist of the birds of the world. Academic Press London, 2nd edition 1994, ISBN 0-12-356910-9
  • Achim Johann: Maintenance of the Chilean Flamingo at Rheine Zoo. International Zoo News, Vol.45, Nr. 7 1998, Seite 406 ff
  • A.W.Johnson, F. Behn kaj W.R.Millie: The South American flamingos. The Condor Vol. 60, 1958, Seiten 289-299.
  • Janet Kear: Flamingos. In: Christopher Perrins (ed.): Vögel der Welt. BLV Verlagsgesellschaft München 2004, ISBN 3-405-16682-9 (Originaltitel: The new encyclopedia of birds. Andromeda Oxford, 2004)
  • Janet Kear kaj Nicole Duplaix-Hall (eds.): Flamingos. T. & A.D. Poyser Berkhamsted, 1975.
  • Ernst M. Lang: Flamingos raise their young on a liquid containing blood. Experimentia Bd. 19, 1962, Seiten 532-533
  • J. Rösing: Erfolgreiche Handaufzucht von drei Chile-Flamingos (Phoenicopterus chilensis). Jahresbericht Zoologischer Garten der Stadt Frankfurt am Main Bde. 116-130, 1991, Seiten 64-69
  • Herbert Schifter & Adelheid Studer-Thiersch: Bemerkenswertes Alter von Rosaflamingos (Phoenicopterus ruber roseus) in Menschenhand. Der Zoologische Garten (Neue Folge) Bd. 67, 1997, Seite 390

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti