Futbala Mondpokalo 1954

5-a tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj
(Alidirektita el Piedpilka mondpokalo 1954)

La 5-a Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 16-a de junio kaj la 4-a de julio 1954 en Svislando.

Monda Ĉampionado de Futbalo 1954
FIFA Fußball-Weltmeisterschaft 1954 Schweiz
Championnat du Monde de Football 1954
Turniraj detaloj
Loko   Svislando
Datoj 16-a de junio - 4-a de julio 1954
Teamoj 16 (el 4 konfederacioj)
Ejoj (en 6 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Hungario Hungario
Tria pozicio Flago de Aŭstrio Aŭstrio
Kvara pozicio Flago de Urugvajo Urugvajo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 26
Goloj 140  (5,38 matĉe)
Spektantoj 889 500  (34 212 matĉe)
Golreĝo(j) Sándor Kocsis
(11 goloj)
vdr

16 naciaj teamoj ludis en 4 antaŭgrupoj.

La plej grava favorato estis la teamo de Hungario, kiu mirigis la tutan mondon ĝis tiam per fantazieca atakludo. La hungaroj fortigis tiun bildon per fantazieca sieĝo en la du unuaj ludoj kontraŭ la germana teamo (8:3) kaj kontraŭ Sud-Koreio (9:0).

En la kvaronfinalo Aŭstrio venkis Svislandon je 7:5, kio estas ankoraŭ hodiaŭ la plej golriĉa matĉo de ĉiuj turniroj. La hungaroj fortigis siajn sukcesojn per venko super Brazilo (4:2). En la alia branĉo la germana teamo venkis en la kvaronfinalo super Jugoslavio je 2:0.

La duonfinalo inter Hungario kaj la ĝistiama nevenkita titoldefendanto, Urugvajo finiĝis kun sieĝo de Hungario (4:2). La germana teamo, ludante pli kaj pli bone, venkis Aŭstrion je 6:1.

La finludo inter Hungario kaj Germanio estis drameca. Hungario pelis la pilkon jam komence de la ludo dufoje en la germanan golejon (2:0) kaj ŝajnis denove esti la sieĝo de la hungaroj. Sed Germanio sukcese turnis la ludfluon kaj atingis 3:2. Tiel la hungara teamo perdis la unuan futballudon ekde 1950 kaj tiel la esperatan pokalon. En Germanio oni ankaŭ nomas la venkon de la germanoj "Miraklo de Bern". Tiu sieĝo redonis al la germanoj la kredon en si post la malgajnita milito. Post la matĉo en Hungario okazis la unuaj kontraŭ-komunistaj protestoj.

Post 50 jaroj de la finludo (6-an de junio 2004) okazis memorludo inter la teamoj de Hungario kaj Germanio.

59 golpafantoj akiris 140 golojn en 26 ludoj; la plej golriĉa ludo estis 7:5 inter Aŭstrio kaj Svislando.

Golreĝo estis Sándor Kocsis (Hungario) kun 11 goloj.

Kvalifikado redakti

Jenaj teamoj kvalifikiĝis por la mondpokalo en 1954:

12 el Eŭropo   Belgio   Germanio   Anglio   Francio   Italio
    Jugoslavio   Aŭstrio   Skotlando   Svislando   Ĉeĥoslovakio
    Turkio   Hungario      
2 el Sudameriko   Brazilo   Urugvajo      
1 el Centra Ameriko kaj Nordameriko   Meksiko        
1 el Azio   Sud-Koreio        


Eksteraj ligiloj redakti