Pierre Falcon, naskita en 1793 kaj mortinta en 1876, estis kanada poeto kaj kantisto.

Pierre Falcon
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1793 (1793-06-04)
en Swan River
Morto 21-an de oktobro 1876 (1876-10-21) (83-jaraĝa)
en St. François Xavier
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Profesio
Okupo poeto • verkistokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis de franca-kanada kaj kria deveno kaj naskiĝis en la regiono de Swan River en Manitobo. Li laboris por Nord-Okcidenta Kompanio kaj Kompanio de la Hudsona Golfo.

Falcon estis konata pro baladoj pri la etnaj sentoj de kanadaj metisoj, en kiuj li humure prezentis lokajn kaj politikajn eventojn. Bedaŭrinde nur malmultaj el liaj kantoj estis notitaj kaj konservitaj.

En 1984 la Tradicia Konsilio de Manitobo metis memoran plakon pri li en St. François Xavier, kie li estis magistratano.

Supozeble la Falka Lago estis nomita laŭ li.

Eksteraj ligiloj redakti