Pietro Maria Gazzaniga

Pietro Maria GAZZANIGA (naskiĝinta en Bergamo, Italio, 1722; mortinta en Vicenza, Italio, 1799) estis dominikana teologo, kies doktrinoj kaj diskuta metodo multe influis en la “kontraŭdiskutanta” postreformacia teologia apologetiko.

Pietro Maria Gazzaniga
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1722 (1722-03-03)
Morto 11-an de decembro 1799 (1799-12-11) (77-jara)
Alma mater Universitato de Bolonjo
Okupo
Okupo teologo • filozofo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Pietro Gazzaniga (Petro Gazaniga) junaĝe eniris en la ordenon de Sankta Dominiko kaj specialiĝis pri diversaj ekleziecaj sciencoj aparte pri filozofio kaj teologio. Baldaŭ, spite de sia junaĝo, li estis kooptita instruisto en la superaj lernejo de la Ordeno kaj, nemulte poste, kiel profesoro ĉe la universitato de Bolonjo

En 1760 ĉe la universitato de Vieno vakiĝis posteno ĉe la katedro de dogma teologio, kutime okupita – pro tradicia konvencio – de dominikanoj. Imperiestrino Maria Tereza energie apogis, ĉe liaj superuloj, la enoficigon de Gazzaniga, kiu fakte transloĝiĝis al Vieno. Inter liaj aŭskultantoj li povis honoriĝi per la frekvento de la sama imperiestrino, kardinaloj Migazzi kaj Garampi; ankaŭ papo Pio la 6-a, dum sia restado, gasto de la viena kortego (1782), vizitis la lekciojn de Gazzaniga.

Post tridek jaroj de instruado li revenis al Italio, kie daŭriĝis lekcii ĝis la morto lin kaptis en Vicenza.

VerkojRedakti

La teologia pensado de Gazzaniga nukleiĝas ĉirkaŭ Tomismo kaj ekpreparas novtomismon. Kun ĝi kaj per ĝi Gazzaniga partoprenas en la debato pri renovigo de la Instrua Politiko kies temo nemarĝena estas malpliiĝo de la kontrolo de la Ŝtato kaj Eklezio sur la aŭstriaj teologiaj lernejoj. Lia teologio dialogas kun jansenistoj, molinistoj, kalvinaj gomaristoj kaj ties kontraŭuloj arminianoj. Li sukcesis altiri al sia teologio jansenistojn Simon Rock, Gerard van Swieten, ĉefoj de la jansenista movado, kaj eĉ moderaj aŭstriaj kalvinistoj eksimpatiis la tomisman prezentadon de la doktrino de la antaŭdestino: temas pri gomaristoj (laŭ kiuj la posttera sorto ne estas antaŭdestinita laŭvole de Dio, malsame ol arminianoj, laŭ kiuj la Dia decido, saviga aŭ damniga, sendependas de la meritoj). Ili aliris, do, laŭ la lingvaĵo de tiu tempo, “ad sanam Thomistarum de predestinatione et reprobatione doctrinam descenderunt[1](al la sana doktrino de la Tomistaro pri antaŭdestino kaj antaŭkondanmo ili malsupreniris)[noto 1]

Lia precipa resuma verko: "Praelectiones theologicae habitae in vindobonensi universitate, nunc vero alio methodo dispositae, emendatae et auctae" (Priteologiaj lekcioj aŭskultigitaj en la viena universitato, nun per vera nova metodo ekspoziciataj, korektitaj kaj pliigitaj), publikigita en Bolonjo (9 volumoj), 17881-793, 1831.

Sinsekvaj eldonaĵoj de liaj lekcioj:

Praelectiones Theologicae habitae in vindobonensi universitate (1780)

Theologia dogmatica in systema redacta : nunc primum in quatuor tomos divisa ; Addita in Calce Francisci Veronii Regula fidei catholicae / Pietro Maria Gazzaniga ; Giuseppe Bertieri (1797)

Theologia dogmatica in systema redacta / Petro Gazzaniga et Josepho Bertieri ; addita in calce Francisci Veronii regula fidei catholicae (1784)

Theologia dogmatica in systema redacta / Petro M. Gazzaniga, et Josepho Bertieri (1784)

NotojRedakti

  1. Laŭ katolikismo la savon, ĉiam dian donacon nemerititan, Dio kondiĉas al la pensa-konduta adhero al sia volo, dum per rigidaj kalvinistoj ĝi dependas nur de la dia dekreto, por la malpli rigidaj, la doktrino pri la saviĝo oscilas inter kalvinismo kaj katolikismo.

ReferencojRedakti

  1. Proelect., vol. II, diss. 6, n. 242

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti