Pindulka estas solejo en Ĉeĥio, oriente de Brno, inter Bedřichovice kaj Podolí. Ĝi troviĝas apud la suda limo de la katastra teritorio Podolí u Brna.

Pindulka
solejo
Pindulka de okcidento
Oficiala nomo: Pindulka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Podolí
Historia regiono Moravio
Situo Pindulka
 - koordinatoj 49° 10′ 58″ N 16° 43′ 35″ O / 49.18278 °N, 16.72639 °O / 49.18278; 16.72639 (mapo)
Katastro 6,26 km² (626 ha) Podolí u Brna
Valego Dija-svratka valego
Unua skribmencio 1594
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pindulka
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ĝi estiĝis devene kiel ekskursa gastejo apud nova imperiestra ŝoseo el Brno ĝis Olomouc kaj komune kun la pluaj ĝi servis al rejungado de ĉevaloj, refreŝigado kaj ripozo de la vojaĝantoj. En la sektoro inter Brno kaj Rousínov tio estis ankoraŭ Maxlovka, Rohlenka, Holubská aŭ Stará pošta.[1] Rememorigata ĝi estas ekde la jaro 1594. La nomo devenas de vulgara vorto "pina, pinda" ("pindulka" estas do unu el pluraj ĉeĥaj karesnomoj por piĉo) kaj ofte oni uzis ĝin por fifamaj gastejoj en solejo. Estis ĉi tie ankaŭ forĝejo kaj ĉi tieaj rejungistoj helpis la pezajn veturilojn superi ascendadon trans monteto Žuráň.[2]

Antaŭvespere de batalo ĉe Slavkov, la 1-an de decembro 1805, ĉi tie onidire vespermanĝis imperiestro Napoleono.[3]

En la jaro 1907 ĉi tie estis el tiamaj arkeologiaj trovaĵoj en la ĉirkaŭaĵo de Podolí aranĝita la unua arkeologia ekspozicio en Moravio. Cetere tio estis ĝuste tiama posedanto de la gastejo Vencl Pestic, kiu faris trovon de la unua tombo.[4] En la jaro 1910 ĉi tie, komune kun la konstruaĵo de lernejo en Podolí, okazis Mastruma-komercista-industria ekspozicio.[5] Kun la evoluo de aŭtomobilismo kaj kun transmeto de ŝoseo en la jaro 1930 la ekskursa gastejo perdis sian signifon kaj en la jaro 1947 estis ĝia trafiko finigita.[2] La konstruaĵo poste fariĝis objekto de administrejo de ŝoseoj.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Kde Napoleon po bitvě u Slavkova nocoval?. Arkivita el la originalo je 2012-07-12. Alirita 2011-07-12.
  2. 2,0 2,1 Císařská silnice vedoucí z Brna do Olomouce (2008).
  3. Špatný, Jan. (1991) Slavkov – Austerlitz, bitva tří císařů. Brno: Geodézie Brno. ISBN 80-85302-03-9.
  4. Žuráň Arkivigite je 2011-09-22 per la retarkivo Wayback Machine sur paĝoj de Moravia arkeologio de FF UM
  5. Historio de la municipo sur oficiala paĝaro de Podolí