Aneto (monto)

(Alidirektita el Pinto Aneto)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri pinto de montaro. Por informoj pri la samnoma planto, vidu la artikolon Aneto.

Aneto (Pico de Aneto) estas la plej alta pinto de la Pireneoj, kun 3404 metroj de alteco. La monto staras nord-oriente de Aragono, en Hispanio.

Aneto
Pinto de la monto
monto
Alteco 3 404 m
Situo Aragono
Montaro Pireneoj
Geografia situo 42° 38′ N, 0° 39′ O (mapo)42.6319444444440.65777777777777Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 39′ O (mapo) f4
Aneto (Aragono)
Aneto (Aragono)
DEC
Aneto
Aneto
Situo de Aneto
Aneto (Pireneoj)
Aneto (Pireneoj)
DEC
Aneto
Aneto
Situo de Aneto
Map
Aneto
Unua grimpo 10-a de julio 1842
Plej facila montgrimpo Norde, tra la glaĉero, el ŝirmogastejo La Renclusa.
vdr

En Aneto troviĝas la plej granda Pirenea glaĉero, kiu kovris 79,6 hektaroj de areo en 2005.

Ĝi situas en el Natura Parko Posets-Maladeta, en la municipo de Benasque, provinco de Huesca, regiono de Aragono, en Hispanio.

Ĝi formas parton de la montaro de la Maladeta kaj, situa en la zono de la valo de Benasko, estas konstituita de terenoj de la Paleozoiko de natura granita kaj materialoj de la Mezozoiko. En la norda flanko, super 2 810 m proksimume, sidejas la plej granda glaĉero de la Pireneoj, kun ĉirkaŭ 100 ha de areo. Ĝi, kiel ĉe multaj aliaj en la mondo, ege malpliiĝas kiel konsekvenco de la klimata ŝanĝo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la lastaj 100 jaroj ĝi perdis pli da duono de sia areo, kaj ke post 30 aŭ 40 jaroj ĝi povus malaperi.[1]

Notoj redakti

  1. Artikolo pri fandiĝo de la glaĉero de Aneto de GreenPeace. Arkivita el la originalo je 2010-07-26. Alirita 2011-02-11.