Provinco Huesca

(Alidirektita el Provinco de Huesca)

Huesca (en Esperanto Ŭesko kaj foje Osko laŭ la latindevena nomo) estas unu el la provincoj de la nordo de Hispanio, en la norda parto de la regiono Aragono, kiu enhavas ankaŭ la samregionajn provincojn Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi limas kun la provincoj Ilerdo, Zaragozo kaj Navaro kaj kun Francio (trans la montoĉeno Pireneoj).

Provinco Ŭesko
hispane: Provincia de Huesca
provinco
Oficiala nomo: Provincia de Huesca
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Aragono
Komarkoj 10
Municipoj 202
Montaro Pirineoj
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Ĉefurbo Huesko
 - mezo Huesko
 - alteco 488 m s. m.
 - koordinatoj 42° 10′ 00″ N 00° 10′ 00″ U / 42.16667 °N, 0.16667 °U / 42.16667; -0.16667 (mapo)
Areo 15,626 km² (1 562,6 ha)
Loĝantaro 227 609 (2013)
Denseco 14 566,04 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22
ISO 3166-2:ES ES-HU
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Huesca
Retpaĝo: www.dphuesca.es

Ĝia areo estas 15 626 km² kaj ĝi havas 228 566 loĝantojn (2010). Ĝia loĝdenso estas 14,62 loĝantoj/km² kaj pli malalta en la areo de la Pireneoj, kie iam oni abandonis multajn vilaĝojn. Ĝi enhavas 202 municipojn.

Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la totala loĝantaro.

En tiu provinco troviĝas la Nacia Parko Ordesa kaj Monte Perdido kaj ankaŭ ses el la dek plej altaj pintoj de la lando.

Ekonomio redakti

 
Teknologia Parko Walqa en modernaj ekonomiaj rimedoj de Huesko.

La Malneta Valoro de la provinco en la jaro 2008 estis de 5 064 milionoj de eŭroj. La plej grava estas la sektoro de servoj, nome kun 2 962 milionoj de eŭroj, kio estas 58,50% de la totalo. Sekvas industrio, kun 780 milionoj de eŭroj kaj 15,41%, kaj konstruado kun 634 milionoj de eŭroj kaj 12,52%. La unuaranga sektoro partoprenas kun 605 milionoj da eŭroj kio estas 11,95%, kaj, finfine, produktado de energio, kun 81 milionoj da eŭroj kaj 1,62%.[1]

La evoluo de la proporcia partopreno de tiuj sektoroj rilate al la jaro 2000 estis negativa ĉe la unuaranga sektoro (-5,20%), energio (-0,24%) kaj industrio (-1,58%), kaj estis pozitiva tiu evoluo de partopreno en la sektoroj de konstruado (3,24%) kaj de servoj (3,71%).

Pri ekstera komercado, la eksportado en la jaro 2010 valoris 840 milionojn de eŭroj dum la importado 424 milionojn da eŭroj. La laboristaro dungita de ĉiuj sektoroj estis de 91 200 personoj en 2010. La unuaranga sektoro okupas 14,14%, la industrio 14,80%, la konstruado 9,21%, kaj la servoj 61,84%. La ĝenerala indico de sendungado estas de 12,63%.[2] ​ La nombro de aktivaj entreprenoj en 2010 estis de 16 380, kvankam 8 261 el tiuj ne enhavis dungitojn. La plej granda nombro de entreprenoj, nome 4 661, havas malpli ol du dungitojn, kaj sekvis la grupo de tri ĝis naŭ dungitoj kun 2 641. Nur 811 entreprenoj havas pli ol dek dungitojn, kaj nur 81 pli ol 50.[3]

Teritoria organizado redakti

Komarkoj redakti

Oni konsideras dek komarkojn (distriktojn, regionetojn) en la provinco.

 
Plurkolore la komarkoj de la provinco Huesko en la nordorienta triono de la regiono Aragono. Ĝiaj tri okcidentaj komarkoj enhavas ankaŭ kelkajn municipojn de la provinco Zaragozo.
Komarkoj de la provinco Huesko
Nomo Ĉefurbo Provinco
Alto Gállego Sabiñánigo Huesca
Bajo Cinca Fraga Huesca
Zaragozo
Cinca Medio Monzón Huesca
Hoya de Huesca Huesca Huesca
Zaragozo
Jacetania Jaca Huesca
Zaragozo
La Litera Binéfar kaj Tamarite de Litera Huesca
Los Monegros Sariñena Huesca
Zaragozo
Ribagorza Graus Huesca
Sobrarbe Aínsa kaj Boltaña Huesca
Somontano de Barbastro Barbastro Huesca

La komarkoj Bajo Cinca, Hoya de Huesca, Jacetania kaj Los Monegros enhavas ankaŭ municipojn de la provinco Zaragozo, kiuj estas menciitaj jene:

Municipoj redakti

Ĉefaj municipoj laŭ etendo
Nomo Etendo (km²) Komarko
Sabiñánigo 586,8 Alto Gállego
Fraga 437,6 Bajo Cinca
Jaca 406,3 Jacetania
Graus 299,8 Ribagorza
Aínsa 284,8 Sobrarbe
Sariñena 275,6 Los Monegros
Valle de Hecho 234,4 Jacetania
Benasque 233,6 Ribagorza
Ansó 223,1 Jacetania
La Fueva 218,8 Sobrarbe


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti