Pionono estas la nomo hispanlingva kiun ricevas pluraj popularaj kukoj (dolĉaj kaj salaj) el Hispanio, pluraj landoj de Latinameriko kaj Filipinoj.

Piononoj.

En Hispanio redakti

La pionono en Hispanio estas eta kuko tradicie ellaborita en Santa Fe, Granado.

Ĝi havas tiun nomon omaĝe al la papo Pio la 9-a (Pio nono laŭ la itala prononco de lia nomo). La unua referenco de ĉi kuko aperis la 18-an de marto 1858 en la madrida ĵurnalaro.[1] Ĉi tiu dolĉaĵo, en la komenco, nomiĝis per du apartaj vortoj "pio nono" aŭ plurale "pios nonos". Estis Leopoldo Alas «Clarín» kiu en sia romano "La Regenta" 1884 ekuzis la kunan vorton "pionono"

Karakterizaĵoj redakti

 
Dolĉaj piononoj argentinaj, farĉitaj de laktokremo

La "piononoj" konsistas el du partoj: fajna kuka lameno envolvita formante cilindron (la bazo de la kuko), «ebriigita» de ia dolĉega likvo kiu donu al ĝi tre freŝan kaj agrablan strukturon, kronata de kremo rostita.

En Latinameriko redakti

En kelkaj landoj de Latinameriko (ekz. Argentino, Kolombio, Peruo, Kubo kaj Urugvajo) la piononoj estas baza pasto de la kukarto (faruno, tutaj ovoj kaj sukero kun samaj kvantoj) per kiu oni faras fajnan lamenon el bizcochuelo. La bizcochuelo estas farĉita kaj envolvita ĝis kreado de cilindro kiu poste estas dekoraciata por pli bela prezento. Sur ĉi sama bazo ellaboriĝas la dolĉaj, salaj aŭ amardolĉaj piononoj.

Referencoj redakti

  1. MEDINA VÍLCHEZ, Gavriel. "El Pionono de Santa Fe", Granada: Entorno Gráfico, 2013, pp.13