Pirenea ornitogalo
Pirenea ornitogalo (Ornithogalum pyrenaicum) estas plurjara herbo, el genro ornitogalo, el la familio Asparagacoj.
Pirenea ornitogalo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ornithogalum pyrenaicum : infloresko
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ornithogalum pyrenaicum L., 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiEstas bulba planto kun liniaj folioj kiuj emas malaperi tuj post la florado, lasante flortigon sufiĉe grandan (inter 30 kaj 60 cm), pinte de kiu, komence, kvindeko da floraj butonoj estas organizitaj en spiko. Laŭmezure de la elvolviĝo, kiu komenciĝas per la bazo, ĉiu floro disvolvas petiolon kiu evoluigas tiun spikon en malgrandan grapolon. Ĉiu floro estas verdeta-blanka kun ses tepaloj kaj ses stamenoj.
Kreskejo
redaktiĜi troviĝas en herbejoj, deklivoj kaj malfermitaj arbaroj, ĝis 1200 m super la marnivelo, en granda parto de la suda parto de Eŭropo.
Uzoj
redaktiJunaj ŝosoj kaj infloreskoj, kuiritaj, estas manĝeblaj kiel asparagoj, de tie venas la nomoj "ligna asparago" aŭ "asparageto" donitaj al tiu planto en iuj areoj. La floroj, sukeritaj, iom akraj, estas aldoneblaj al salatoj. Atentigo : Ne ĉiuj ornitogaloj estas manĝeblaj, iuj eĉ estas toksaj.