Pivotlingvopontolingvo estas artefaritanatura lingvo kiun oni utiligas kiel intera lingvo por fari tradukon inter multaj malsamaj lingvoj. Inter iu lingvoparoj A kaj B, oni tradukas A ĝis la pivotlingvo P, tiam de P ĝis B. Pivotlingvo evitas la kombinatorian eksplodon kie oni bezonas tradukistojn trans ĉiu kombinaĵo de fontaj kaj celaj lingvoj, ĉar la lingvokombinaĵoj ne kreskas kvadrate sed lineare; oni devas koni nur la lingvon A kaj la pivotlingvon P (kaj iu alia devas koni la pivoton P kaj la lingvon B). Ĝi anstataŭas la bezonon pri malsama tradukisto por ĉiu ebla kombinaĵo de A kaj B.

La malavantaĝo de pivotlingvo estas ke ĉiu paŝo de retradukado lanĉas eblajn erarojn kaj dubasensecojn; utiligi pivotlingvon necesigas du paŝojn anstataŭ unu. Ekzemple, kiam Hernán Cortés komunikis kun mezamerikoj, li parolis la hispanan al Gerónimo de Aguilar, kiu parolis la ĉontalmajaan lingvon al La Malinche, kiu konis ambaŭ la ĉontalmajaan kaj la naŭatlan.

Ekzemploj redakti

Oni ofte uzas pivotlingvojn kiel la angla, franca, rusa, kaj araba. Oni uzas interlingvaon kiel pivotlingvo en internaciaj konferencoj kaj proponas ĝin kiel pivotlingvo por la Eŭropa Unio.[1] Esplorprojekto Distribuita Lingvo-Tradukado proponas la esperanton kiel pivotlingvo, kaj la Majstro Tradukvortaro uzas la internacian lingvon laŭ tia maniero en la esperanto-retejo Majstro.com.[2] Oni specife evoluigis la artefaritan UNL kiel pivotolingvo.

En komputado redakti

Pivotoĉifrado aŭ meza lingvo ankaŭ estas ofta metodo de datumotradukado por komputilsistemoj. Ekzemple, la Interreta Protokolo, XML kaj altnivelaj programlingvoj estas pivotoĉifradoj de komputildatumoj kiuj tiam igitas ofte en internaj binarformatoj por specialaj komputilsistemoj. Oni originale desegnis la Unikodon kiel pivotoĉifrado inter diversaj karakteraj kodiĝoj. Tamen, la vasta adopto de Unikodo kiel aŭtomata normĉifrado negravigis ĉi tiun uzadon.

Referencoj redakti

  1. Thomas Breinstrup, "Linguaphobos? Non in le UE". [Lingvofobiuloj? Ne en la EU]. Panorama in Interlingua, 2006, numero 5.
  2. Gerard van Wilgen, Progresinta tradukvortaro, Majstro-Aplikaĵoj.