Planá

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Planá (apartigilo)

Planá (germane Plan) estas urbo en Ĉeĥio, Regiono Plzeň, distrikto Tachov proksimume 11 km nordoriente de urbo Tachov. Vivas ĉi tie 5 505 loĝantoj (2023).

Planá
germane Plan
urbo
Pestkolono en placo de Libereco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Planá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Planá
Historia regiono Bohemio
Montaro Subbohem. montetaro, Tepla montetaro
Situo Planá
 - alteco 506 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 06″ N 12° 44′ 38″ O / 49.86833 °N, 12.74389 °O / 49.86833; 12.74389 (mapo)
Areo 62,47 km² (6 247 ha)
Loĝantaro 5 505 (2023)
Denseco 88,12 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 348 15
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0327
NUTS 5 CZ0327 561134
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Planá (Tachov District)
Retpaĝo: www.plana.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La komencoj de loĝigo, dokumentita per trovaĵo de rompitaĵo de du provizaĵoj apud la norda rando de la urbo, tuŝas jam ĝis la 9-a jarcento. La siistema arkeologia esploro farita en la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo fine de la 1970-aj jaroj pruvis, ke en la lokoj de la sanktejo situis en la 10-a kaj la 11-a jarcento slav burgejo. En la 12-a jarcento ĉi tie etendiĝis sepultejo, en kiu estis verŝajne en la lokoj de pli malnova ligna sanktejo konstruita komence de la 13-a jarcento la hodiaŭa preĝejeto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de urbo Planá
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 5549 6148 5765 6103 6434 6459 6999 3779 3922 4251 4652 5045 5400 5458
Nombro de domoj 806 834 839 852 891 909 1045 806 667 690 740 863 910 1017

Memorindaĵoj redakti

Kripto de Šlik en la paroĥa preĝejo redakti

Unu el dankemaj temoj de la plana historio estas kripto de Šlik, en kiu devis ripozi ankaŭ korpo de Jáchym Ondřej Šlik, ekzekutita pro la kontraŭhabsburga ribelo la 21-a de junio 1621 en Malnovurba Placo en Prago dum Malnovurba ekzekuto. La senkapan korpon la parencoj metis unue en protestantisman preĝejon de sankta Salvatoro en Prago, kies la ekzekutito estis fondinto. Sed pli poste la korpo devis esti levita fare de Kašpar Šlik kaj metita en la kripto de la plana preĝejo.

Partoj de urbo redakti

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti