Plumbagriza ruĝvostulo

La Plumbagriza ruĝvostulo (Rhyacornis fuliginosa) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Rhyacornis, kiu havas ankaŭ nur alian specion, kiu estas endemismo de Filipinoj, dum tiu estas pli disvastigata en sudaziaj landoj kiel Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ili formas parton de la grupo de la ruĝvostuloj, sed ne estas proksimaj parencoj de la veraj ruĝvostuloj nome fenikuroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumbagriza ruĝvostulo
Plumbagriza ruĝvostulo, masklo, el Himaĉal Pradeŝ, Barato
Plumbagriza ruĝvostulo, masklo, el Himaĉal Pradeŝ, Barato
Plumbagriza ruĝvostulo, ino, el Himaĉal Pradeŝ, Barato
Plumbagriza ruĝvostulo, ino, el Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhyacornis
Specio: Rh. fuliginosa'
Rhyacornis fuliginosa
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri birdo simila laŭ aspekto al la Nigra ruĝvostulo, ĉar estas ankaŭ ĝenerale nigreca kun ruĝa vosto, sed la Nigra ruĝvostulo havas kromajn blankajn flugilmakulojn kaj dukoloran voston, ĉar ties centro estas bruna dum la bordo estas ruĝecaj, dum ĉe la Plumbagriza ruĝvostulo la vosto estas tute bruneca kun iom da ruĝeca nuanco, sed kolore homogena kaj la generale nigreca koloro estas nuance al malhelgriza, kion montras la nomoj de la specio Plumbagriza ruĝvostulo kaj Rh. Fuliginosa, kio aludas en la latina al malhelgriza koloro.

La preferata habitato estas rapidaj torentoj kun ŝtonoj. Ili ŝajne preferas ankaŭ torentojn kun granda populacio de insektoj kiaj Efemeroj.[1]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj redakti

  1. Stephanie Manel, Jean-Marie Dias, Steve J. Ormerod (1999) Comparing discriminant analysis, neural networks and logistic regression for predicting species distributions: a case study with a Himalayan river bird. Ecological Modelling 120:337-347