Pnoepigoj
Pnoepigoj (Pnoepyga) estas genro de paseroformaj birdoj endemiaj en sud-eostaj partoj de Azio. Ĝi enhavas 4 speciojn. Dum longa tempo oni apartenigis la genron aŭ al familio Timaliedoj, aŭ al Silviedoj. Tamen esploro de DNA de tiuj ĉi du familioj okazinta en 2009 montris, ke ambaŭ estas tro malproksimaj de pnoepigoj por esti unuigitaj kun ili, kaj do la genro estas metita en apartan monotipan familion Pnoepigedoj (Pnoepygidae).[1]
Pnoepigoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pnoepyga albiventer)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genro Pnoepyga
| ||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||
Pnoepyga | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Tiuj ĉi birdoj estas malgrandaj paseroformuloj troveblaj plejparte en montanaj areoj en Suda kaj Sudeosta Azio. Blankaventra pnoepigo vivas en montaj partoj de norda Bharato, suda Ĉinio kaj norda Vjetnamio. Tajvana pnoepigo estas endemia sur Tajvano, kaj Nepala pnoepigo nur renkonteblas en Nepalo kaj apudaj partoj de Bharato. La plej vastan distribuon el tiu ĉi genro havas nana pnoepigo, renkontebla de Ĉinio kaj Bharato, tra Hindoĉinio ĝis Malaja duoninsulo, kaj en Indonezio ĝis Floreso kaj Timoro.[2]
Specioj
redaktiLa genro enhavas jenajn 4 speciojn:[3]
Bildo | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Blankaventra pnoepiga | Pnoepyga albiventer (Hodgson, 1837) | sud-eosta Azio de Himalajo ĝis Hindoĉinio. | |
Tajvana pnoepigo | Pnoepyga formosana Ingram, W, 1909 | Tajvano | |
Nepala pnoepigo | Pnoepyga immaculata Martens, J & Eck, 1991 | Utarakando kaj Nepalo. | |
Nana pnoepigo | Pnoepyga pusilla Hodgson, 1845 | De Himalajo ĝis Indonezio |
Referencoj
redakti- ↑ (2009) “Phylogeny of babblers (Aves, Passeriformes): major lineages, family limits and classification”, Zoologica Scripta 38 (3), p. 225–236. doi:10.1111/j.1463-6409.2008.00374.x.
- ↑ Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
- ↑ Cupwings, crombecs, cettiid bush warblers, Streaked Scrub Warbler, yellow flycatchers, hylias. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 19 July 2021.