Podhradie (distrikto Martin)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podhradie

Podhradie (hungare Szucsányváralja [suĉAnjvAralja]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Podhradie
hungare: Szucsányváralja
municipo
Podhradie
Oficiala nomo: Podhradie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Martin
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Situo Podhradie
 - alteco 464 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 00″ N 19° 03′ 20″ O / 49.08333 °N, 19.05556 °O / 49.08333; 19.05556 (mapo)
Areo 16,395960 km² (1 639,6 ha)
Loĝantaro 670 (31.12.2010)
Denseco 40,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1699
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 52
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj MT
NUTS 512508
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Podhradie, Martin District
Retpaĝo: www.podhradie-martin.sk
Portalo pri Slovakio
Malnova domo en Podhradie
Strato en Podhradie
Preĝejo de Podhradie

Situo redakti

Podhradie situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 11 km.

Historio redakti

Burgo redakti

En la 13-a jarcento oni konstruis novan burgon nomata Szucsány [suĉAnj], kiun Mateo Csák okupis en 1310. En 1323 oni plene malkonstruis ĝin. En 1446 estis konstruita burgo, kies ruinoj ankaŭ nun estas videblaj.

Vilaĝo redakti

Jam dum la ferepoko la loko estis loĝata kaj ankaŭ tera fortikaĵeto defendis la vilaĝanojn. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430 en hungara formo "Zuchan". La slovaka loknomo aperis en 1699, kiel „Podhradie”. En 1715 23 familioj pagis impostojn. En 1785 430 vilaĝanoj loĝis en 76 domoj kaj ĝuste tiam ŝtona lernejo konstruiĝis. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1812, 1842 kaj en 1911 incendioj okazis. En 1828 367 vilaĝanoj loĝis en 63 domoj. En 1863 pro ĥolero multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szucsányváralja 528 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La lasta incendio okazis en 1957. En 2001 vivis en Podhradie 904 homoj, (897 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti