Pontifika Universitato Comillas
La Pontifika Universitato Comillas [koMIljas] (hispane Universidad Pontificia Comillas) estas katolika universitato, estrita de la Jezuitoj, kun sidejo en Madrido (Hispanio) kaj kampusoj en Madrido, Cantoblanco kaj Ciempozuelos. Ĝi estis fondita en Comillas en 1890, fakte kiel seminario por estontaj pastroj. En 1904, la papo Pio la 10-a rajtigis la tiam Pontifikan Seminarion de Comillas, pere de la Dekreto "Praeclaris honoris argumentas", disdoni akademiajn gradigojn pri Filozofio, Teologio kaj Kanona Juro, kio faris ĝin Pontifika Universitato.
Pontifika Universitato Comillas | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() Ĉefa sidejo de la Pontifika Universitato Comillas
| ||
fondodato | 16-a de decembro 1890 | |
speco | katolika | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 25′ 48″ N, 3° 42′ 41″ U (mapo)40.43-3.71138889Koordinatoj: 40° 25′ 48″ N, 3° 42′ 41″ U (mapo) | |
lando | Hispanio | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio vd | ||
Filioj: | ||
• "San Juan de Dios" School of Nursing and Physiotherapy vd | ||
| ||
| ||
Nuntempe 1 761 profesoroj (2017-2018) laboras por 13 350 studentoj (2017-2018). Estas kvin fakultatoj kaj du teknikaj altlernejoj. El ili elstaras la fakultatoj pri ekonomiko, inĝenierado kaj juro. Krome estas ankaŭ aliaj alig-aldonitaj lernejaj centroj.
La iama sidejo de Comillas estis akirita de la regiona Registaro de Kantabrio por instalado de eduk-esploraj instancoj.