Ponto Segovio (Madrido)

(Alidirektita el Ponto Segovio)

La Ponto Segovio (hispane Puente de Segovia) estas renesanca monumento de la urbo Madrido (Hispanio), verkaĵo de la arkitekto Juan de Herrera. Ĝi troviĝas en la vojkruciĝo de la strato Segovio kun la rivero Manzanaro, punkto kiu historie estis unu el la ĉefaj enirvojoj de la tiama vilaĝo. Ĝi estas la plej antikva ponto de la urbo. Ĝia konstruado estis ordonita de la reĝo Filipo la 2-a al sia plej ŝatata arkitekto Juan de Herrera, aŭtoro de la Monaĥejo de El Escorial kaj la Reĝa Palaco de Aranjuez, inter aliaj konstruaĵoj. La projekto, kiu havis buĝeton de 200.000 dukatoj, etendiĝis inter 1582 kaj 1584. Dum la Hispana enlanda milito ĝi estis detruita de la respublikanaj defendantoj por eviti la eniradon de la frankismaj trupoj en la urbon. Post la bataloj la ponto estis rekonstruita enkondukante novajn variaĵojn kompare kun la origina dizajno.

Ponto Segovio

vojponto • ponto por piedirantojarkoponto
Situo
Koordinatoj 40° 24′ 51″ N, 3° 43′ 22″ U (mapo)40.414169997066-3.7228899615236Koordinatoj: 40° 24′ 51″ N, 3° 43′ 22″ U (mapo)
Mapo
Ponto Segovio (Madrido) (Madrido)
Ponto Segovio (Madrido) (Madrido)
DEC
Map
Ponto Segovio
vdr

Vidu ankaŭ redakti