Strato Segovio (Madrido)

La strato Segovio (hispane calle de Segovia) troviĝas en la historia urboparto de Madrido (Hispanio), konkrete en la kvartalo Palaco, ene de la distrikto Centro. Ĝia dezajno estas rekta linio, kiu en direkto oriento-okcidento, kunigas placon Fermita Pordo kun la Ponto Segovio.

Strato Segovio
strato [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 50″ N, 3° 43′ 2″ U (mapo)40.413922222222-3.7172805555556Koordinatoj: 40° 24′ 50″ N, 3° 43′ 2″ U (mapo) [+]

Longo1 100 m

Strato Segovio (Madrido)
Strato Segovio (Madrido)
DEC
Strato Segovio
Strato Segovio

Strato Segovio (Hispanio)
Strato Segovio (Hispanio)
DEC
Strato Segovio
Strato Segovio

Map
Trako de la strato
Map
Strato Segovio
Vikimedia Komunejo:  Calle de Segovia, Madrid [+]
vdr
Vido de parto de la strato Segovio

Historie ĝi estis unu el la ĉefaj vojoj por atingi la ĉefurbon, kvankam gi perdis tiun gravan rolon kun la paso de la tempo.

La strato estas sur ravino tra kiu pasis la rojo Sankta Petro. Ĉi tiu ravino konstituis, en la Mezepoko, unu el la plej gravaj enir-vojoj al la urbo, ĉar ĝi komunikis la urbon kun la antikva vojo al Segovio, kiu komenciĝis tuj post la transiro de la rivero Manzanaro. Kun la establiĝo de la Kortego en Madrido en la jaro 1561, la reĝo Filipo la 2-a akcelis la urboplanadon de la zono, por faciligi la enireblon en la vilaĝon, kaj pli konkrete, en la malaperintan Reĝa Alkazaro, la tiama reĝa rezidejo. La projekto planis la konstruadon de ponto super la rivero kaj granda avenuo ekde tiu ĉi punkto ĝis la urbocentro, proksime al la placo Fermita Pordo, unu el la enirejoj de la antikva mezepoka muro. De tiu ĉi projekto nur efektiviĝis la ponto Segovio (1582-1584), kiu anstataŭis la malnovan ponton, konstruita en la unua duono de la 14-a jarcento sub la ordono de Alfonso la 11-a.

Reference al la avenuo, nur efektiviĝis minimuma parto de la projekto. Estis malkonstruitaj kelkaj domoj kaj la tereno estis niveligita, kio permesis la aperon de alirvojo al la urbo, kiu ricevis la nomon strato Real Nueva. Tiu ĉi nomo estis anstataŭata kun la paso de la tempo al tiu de Segovio pro la ligiteco de la strato al la ponto kaj al la samnoma vojo.

En la dua duono de la 19-a jarcento, la Antaŭprojekto pri Larĝiĝo de 1857 favorigis la konstruadon de nova domaro en la fina parto de la strato Segovio, la plej proksima al la rivero kaj la plej fora de la primitiva mezepoka kerno.

Super la strato estas la Viadukto de Madrido.