Popola Partio de Latvio

La Popola Partio de Latvio (latve Tautas partija, TP) estas konservativisma respektive liberale konservativisma politika partio en Latvio.

Popola Partio de Latvio
partio
Komenco 1998 vd
Fino 2011 vd
Lando(j) Latvio vd
Sidejo Rigo
Ideologio

konservativismo

Ĉefestro(j) Andris Šķēle vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Popola Partio
Tautas partija
partio
Lando  Latvio
Estro Andris Šķēle
Fondiĝo 1998
Ĉefa sidejo Rigo
Ideologio Konservativismo
Liberala konservativismo
Internacia aliĝo en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio
Retejo tautaspartija.lv
vdr

La partio estis fondita en 1998 fare de Andris Šķēle, komercisto kaj antaŭa ĉefministro de Latvio, kiu gvidis la partion ĝis la jaro 2002. Pro la forta personeco de la partiestro, multaj voĉdonantoj dum tiu komenca periodo identigis la partion kun la partiestro. En 2002, Andris Šķēle foriris el la aktiva politikumado, kaj Atis Slakteris iĝis partiestro. En la parlamenta baloto de oktobro 2002, la partio iĝis la tria plej granda forto en la nacia parlamento Saeima, gajnante 16,7 procentaĵojn de la voĉdonoj kaj 20 parlamentanajn seĝojn. En 2004, la partiano Aigars Kalvītis iĝis ĉefministro.

En la parlamenta baloto de oktobro 2006, la partio gajnis 19,49 procentaĵojn de la voĉdonoj kaj 23 el 100 parlamentanaj seĝoj en la nacia parlamento Saeima, iĝante la plej forta partio en la parlamento kaj tenante sian statuson kiel gvida forto de koalicia registaro, kun Aigars Kalvītis kiel ĉefministro. La postenon de la ĉefministro la partio perdis en 2007, sed la partio tenis sian lokon en registara koalicio sub Ivars Godmanis de la partio Latvia Vojo, kaj nun sub Valdis Dombrovskis de la partio Jaunais Laiks ("Nova Erao").

Tautas partija estas membro de la Eŭropa Popola Partio (EPP).

Eksteraj ligiloj redakti