Popola Respubliko de Benino

eksa ŝtato


La Popola Respubliko Benino (Franca lingvo: République populaire du Bénin) estis afrika socialisma ŝtato en Benino. La Popola Respubliko estis kreita la 30an de novembro 1975, post la puĉo de 1972 en la Respubliko de Dahomeo. Ĝi daŭris ĝis la 1-a de marto 1990, kun la adopto de nova konstitucio kaj la abolicio de marksismo-leninismo en la lando en 1989.[2][3]

Popola Respubliko de Benino
Origina nomo République Populaire du Bénin
19751990

Flag of Benin (1975–1990).svg

Emblem of Benin (1975–1990).svg

Geografio
Benin (orthographic projection with inset).svg
Ĉefurbo:
Areo:
114,763 km² (en la jaro 1990)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 978 489 (1990)[1]
Ŝtat-strukturo
socialisma respubliko
L'Aube Nouvelle
Estiĝo:
Pereo:
la 1-an de marto 1990 pro disfalo
Antaŭaj ŝtatoj:
Dahomeo Dahomeo
Postsekvaj ŝtatoj:
Benino Benino
Historio
Prezidanto
1975-1990 Mathieu Kérékou
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

 
Kerekou (1976)
 
La Placo de la Ruĝa Stelo en Kotonuo, plej granda de la monumentoj kiuj markis la historion de marksismo en Benino.

La 26an de oktobro 1972, Mathieu Kérékou renversis la registaron en puĉo, suspendis la tiaman konstitucion kaj dissolvis la Nacian Asembleon kaj la Prezidantan Konsilion. La 30an de novembro 1974, en la urbo Abomejo, Mathieu faris paroladon proklamante la formalan aliĝon de sia registaro al marksismo-leninismo. Li baldaŭ aligis Dahomeon kun Sovetunio[4]. La Popola Revolucia Partio de Benino, kreita kiel avangarda partio, estis kreita en la sama tago kiel la sola laŭjura partio de la lando.

La 30an de novembro 1975, kun la unua datreveno de la parolado de Abomejo, Kérékou ŝanĝis la nomon de la lando al Benino, honore al la Benina Imperio en Niĝerio.

Fino de reĝimoRedakti

Benino provis efektivigi vastajn programojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo sen atingi bonajn rezultojn. Malbona administrado kaj korupteco damaĝis la landan ekonomion. La industria strategio de la enlanda merkato de Benino kaŭzis grimpadon de ekstera ŝuldo. Inter 1980 kaj 1985, la jara servo de ĝia ekstera ŝuldo pliiĝis de 20 al 49 milionoj, dum MEP falis de 1.402 ĝis 1.024 miliardoj kaj la ŝuldo de la ŝuldo eksplodis de 424 al 817 milionoj.

Nova konstitucio estis adoptita en 1978 kaj la unuaj elektoj al la Nacia Revolucia Asembleo okazis en 1979. Kérékou estis senpune elektita por kvarjara mandato kiel prezidanto en 1980 kaj reelektita en 1984. Kiel okazis en plej multaj marksist-leninismaj ŝtatoj, la Nacia Revolucia Asembleo estis nominale la plej alta fonto de ŝtata potenco, sed praktike ĝi faris malmulton pli ol decidojn jam faritajn de Kérékou kaj la Partio.

En 1986, la ekonomia situacio en Benino fariĝis kritika: la sistemo, ironie nomata Marksismo-Beninismo, heredis la kromnomon Laksismo-Leninismo.

La falo de komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropo gvidis prezidanton Kérékou konsenti fini sian reĝimon. La 7-an de decembro 1989, Kérékou surprizis la homojn anoncante oficialan deklaron komunikantan la forlasadon de marksismo-leninismo, likvidadon de la asembleo kaj fermon de la centra komitato de la partio. La registaro akceptis la starigon de Nacia Konferenco, kiu kunvenigis reprezentantojn de diversaj politikaj movadoj[5]. La Konferenco malfermiĝis la 19an de februaro 1990: Kérékou parolis persone la 21an de februaro, publike agnoskante la malsukceson de sia politiko. La laboroj de la Konferenco decidis redakti novan konstitucion kaj establi demokratian procezon havigitan de provizora registaro konfidita al ĉefministro. Kérékou restis aganta ŝtatestro. Kérékou diris la 28an de februaro al la atento de la Konferenco: "Mi akceptas ĉiujn konkludojn de via laboro".[6]

Transira registaro estis kreita en 1990, malfermante la vojon por la reveno de plurpartia sistemo. La nova konstitucio estis adoptita per referendumo en decembro 1990. La oficiala nomo de Benino konserviĝis por la lando, kiu fariĝis la Respubliko Benino. En la prezidant-elekto de marto 1991, ĉefministro Nicephore Soglo venkis Kerekou, gajnante 67.7% de la voĉdonado. Kérékou akceptis la rezulton kaj forlasis la pozicion. Li fariĝis prezidanto denove, kiam li venkis Soglo en la venontaj elektoj en marto 1996, lasante ĉiajn referencojn al Marksismo.[7]

EkonomioRedakti

IHD MEP MEP (porkapa) Jaro
0.348 - malalta US$ 1,7-miliardo US$ 335 1990
*** *** *** 1989
*** *** *** 1988

ReferencojRedakti

  1. [1]
  2. A short history of the People's Republic of Benin (1974 - 1990)
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-15. Alirita 2020-07-09.
  4. Auzias Dominique, Jean-Paul Labourdette, Sandra Fontaine,Benin Smart Little Country Guide, p. 34
  5. Philippe David, The Benin, Karthala, 1998, p. 68
  6. Philippe David, The Benin, Karthala, 1998, p. 68
  7. Philippe David, The Benin, Karthala, 1998, p. 68