Portalo:Homoj/Homoj po semajno/26

Johano Amoso Komenio
Johano Amoso Komenio

Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius [komenius]; naskiĝis la 28-an de marto 1592 en Nivnice apud Uherský Brod; mortis la 15-an de novembro 1670 en Amsterdamo) estis elstara ĉeĥa filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la ĉeĥa kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo.

Post la studoj ĉe la universitatoj en Herborn kaj Heidelberg li loĝis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Přerov (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek.