Portalo:Homoj/Homoj po semajno/47

Hermann von Helmholtz
Hermann von Helmholtz

Hermann Ludwig Ferdinand von HELMHOLTZ [HELMholc] (naskita la 31-an de aŭgusto 1821 en Potsdam; mortinta la 8-an de septembro 1894 en Charlottenburg) estis germana fiziologiisto kaj fizikisto.

Helmholtz estis unua filo de lernejestro Ferdinand Helmholtz, studanto de klasikaj filologio kaj filozofio kaj intima amiko de Immanuel Hermann Fichte, filo de Johann Gottlieb Fichte. Tiu rilato sendube influis Helmholtz-on, kiu provis transformi la teoriojn de Fichte kaj Kantio al empiriaj kampoj, ekzemple psikologio.

Jam kiel junulo Helmholtz interesiĝis pri fiziko. Lia patro tamen deziris, ke li studu medicinon, ĉar ekzistis subteno por studentoj de medicino.