Portalo:Homoj/Homoj po tago/31

Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira isabel' mebarak' ripol'] (naskita la 2-an de februaro 1977) en Barranquilla estas pop-muzikisto el Kolombio. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infanaĝo, kaj famiĝis laŭlonge de Latinameriko en 1998. En 2001 ŝi blondigis sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko. Ŝi nun estas fama tra Nordameriko kaj Eŭropo. Ŝi nun kantas plejparte en la hispana kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba.

Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de memesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Anglalingvanoj emas kompari ŝin al Alanis Morissette.