Portreto de doktoro Gachet

Portreto de doktoro GachetPortreto de doktoro Gachet kun tigo de digitalo estas unu el la plej multekostaj pentraĵoj de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh, ĉar ĝi vendiĝis kontraŭ 82,5 milionoj da dolaroj en la jaro 1990. Ĝi troviĝas en la muzeo Van Gogh en Amsterdamo, Nederlando.

Portreto de doktoro Gachet
Portreto de doktoro Gachet
Vincent van Gogh1890
oleo sur kanvaso
67 × 56 cm
privata kolekto
vdr

Ekzistas du aŭtentaj versioj de tiu portreto, ambaŭ pentrataj en junio de la jaro 1890 dum la lastaj monatoj de la vivo de Van Gogh. Kvankam la du pentraĵoj tre similas laŭforme, ili facile distingeblas per la stilo.

La originala (unua) versio de tiu pentraĵo estis vendita de la fratino de Van Gogh kontraŭ 300 francaj frankoj en 1897. Poste ĝi estis vendita al Paul Cassirer (1904), al Kessler (1904) kaj al Druet (1910). En 1911, la pentraĵon aĉetis la urba artoinstituto kaj artogalerio de Frankfurto, kie ĝi pendis ĝis 1933, kiam ĝi estis transportita al kaŝejo. En 1937 konfiskis ĝin la ministro pri propagando de la germana imperio, kiu konsideris ĝin degeneritan arton. Ĝin tiam ekposedis Hermann Göring, kiu rapide vendis ĝin al komercisto en Amsterdamo, kiu vendis lin al kolektanto, Siegfried Kramarsky. Tiu ĉi kunportis lin, kiam li fuĝis al Novjorko kaj ekspoziciigis ĝin en la Metropolitan Museum of Art. Fine, la familio de Kramarsky aŭkciigis ĝin en 1990 kaj akiris lin do la 15-an de majo 1990 la japano Ryoei Saito kontraŭ 82,5 milionoj da usonaj dolaroj, kio igis la pentraĵon la plej multekostan de la mondo. Kiam Saito mortis en 1996 restis sufiĉe mistera la loko kie troviĝis la pentraĵo, tamen komence de la jaro 2007 sciiĝis ke la pentraĵo venditus en la 1980-aj jaroj al investa fonduso, kiu mem vendis lin al nekonata kolektanto.

Dua versio redakti

Portreto de doktoro Gachet (2-a versio)
 
Vincent van Gogh1890
oleo sur kanvaso
67 × 56 cm
Musée d'Orsay
 
vdr

La dua versio de la portreto de doktoro Gachet videblas en la Musée d'Orsay en Parizo, Francujo.