Poryte-Jabłoń

Poryte-Jabłoń - vilaĝo en Pollando situanta en Podlaĥia provinco, Distrikto Zambrów, Komunumo Zambrów ĉe la pitoreska meandra rivero Jabłonka.

Poryte Jabłoń
vilaĝo en Pollando
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Porytego Jabłoni
Provinco Podlaĥio
Distrikto Distrikto Zambrowski
Komunumo Komunumo Zambrów
vdr

La fideluloj de la Romkatolika Eklezio apartenas al la paroĥo de Sankta Spirito en Zambrów.

En la vilaĝo situas i.a. mezepoka fortikaĵo kastro (11-13-aj jarcentoj), nobeldomo kun lagetoj kaj ĉaskapeleto al Sankta Huberto.

Farmbieno redakti

Ĉe la okcidenta bordo de rivero Jabłonka troviĝas la nobeldomo de familio de Woyczyński, novrenesanca, post 1860, surbaze de la modeldezajno de la bienposeda loĝejo de varsovia italdevena arkitekto Henryk Marconi el 1860, neregula, unuetaĝa, parte duetaĝa.

 
Kajtek lageto de la okcidenta bordo (somero 2019)

En la 20-aj jaroj de 20-a jarcento, grafo Aleksander Dzieduszycki kontribuis al la evoluo de la posedaĵo en Poryte, kiu riĉigis la grandbienon kaj parkenpaĝigon per lagetoj. Li donis al ili la nomojn de sia familio kaj bestoj. La plej granda lageto daŭre nomiĝas Aleksander, la dua plej granda - Grażyna kaj plu: Kowale, Fortuna, Orlik, Kajtek, Bezimienny, Moryś. Hodiaŭ ili estas uzataj kiel fiŝlagetoj. De tie venas la karpoj por la kristnaskaj tabloj de la loĝantoj de Zambrovo kaj Podlaĥio.