Praprusoj
La praprusoj (laŭ la praprusa lingvo kaj ankaŭ la litova prūsai) estis balta popolo, laŭ kiuj nomiĝis la regiono ĉe la Balta Maro sudokcidente de Litovio, kiu dum la 13-a jarcento estis konkerita de germanoj, kiuj poste transprenis la baltan nomon por la germanlingva regno Prusio (Preußen). En la germana lingvo oni nomas la baltan popolon Prußen, Prussen, Pruzzen respektive Altpreußen kaj en la latina Pruteni; por diferencigi inter la originaj baltoj kaj postaj germanaj konkerintoj, en pluraj lingvoj oni nomas la baltojn "malnovaj prusoj" (ekzemple angle Old Prussians aŭ norvege Gammelprøysserne) respektive praprusoj. La setloteritorio de la dek du praprusaj triboj estis inter la riveroj Vistulo kaj Minija (germane Minge), kiu - veninte de nordo - apud la urbo Šilutė (germane Heydekrug) enfluas la delton de la rivero Nemunas.
Praprusoj | |
---|---|
indiĝenaj popoloj | |
Western Balts | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
antikva prusa lingvo • germana lingvo | |
Religio | |
prusa mitologio • balta mitologio • katolikismo | |
Arkeologiaj trovoj pruvas, ke ekde la malfrua ŝtonepoko ĝis la mezepoko la kernaj regionoj de la praprusoj estis seninterrompe loĝitaj. La ampleksigo de la setloregiono ĝis la rivero Vistulo nur okazis post la foriro de la "vistulaj ĝermanoj". La loĝantoj estis baltoj, sed malgraŭ la internacia kutimo estas malsamopinie pridiskutata, ĉu eblas subsumigi la tribojn de sudovianoj-jadvingoj, de la galingoj kaj ankaŭ de la skalvoj kiel anoj de la praprusa popolo.
Post la konkero de la praprusa loĝoteritorio fare de la ordeno de germanaj kavaliroj dum la 13-a jarcento, dum kiu plejparto de la praprusoj estis murditaj, oni dum pliaj 4 jarcentoj provis elradikigi la praprusan lingvon kaj la nekristanan historian baltan religion, kaj anstataŭe enkonduki la germanan lingvon kaj la kristanismon. La malmultaj restintaj praprusoj pli kaj pli estis influitaj de la enmigrintaj germanoj kaj poloj, sed tamen nur ekde la 17-a jarcento eblis konstati, ke la praprusa lingvo ne plu estis praktike uzata. Por lingvistoj tamen bedaŭrindas, ke la lingvo nekomplete dokumentitas.
Post la malfondo de la Sovetunio, la baltiaj ŝtatoj observis reviviĝon de scienca kaj kultura intereso pri la elmortiĝintaj baltaj lingvoj kaj triboj, kaj ankaŭ estas provoj pli ol ĝis nun rekonstrui kaj revivigi la praprusan lingvon.
Kristanigo kaj la praprusa lingvo
redaktiPost kiam la armeanoj de la ordeno de germanaj kavaliroj rimarkis, ke ili renkontis amasan reziston de la praprusoj rilate al la kristanigo, la "provoj pri misiado" iĝis pli kaj pli perfortaj kaj murdaj.
Kiel ekzemplo menciiĝu kronika raporto pri unu el la tiel nomataj "praprusaj ekskursoj", kiujn en la fina fazo de la genocido la germana ordeno aranĝis por la amuzo de la germanlingva nobelaro:
|
Jam la ordena kronikisto Simon Grunau, dominikana monaĥo, skribe fiksigis 89 vortojn en la praprusa lingvo, kvankam oni akuzis al li, ke li ne komprenis ilin. Komence de la 16-a jarcento, kiam en Eŭropo ekaperis la luteranismo, ankoraŭ ĉie en la regiono oni parolis prapruse. Ekde tiu tempo luteranaj pastroj serioze klopodis finfine kristanigi la popolon, kiu laŭ la kronikoj jam ekde 300 jaroj estis venkita, preskaŭ neniigita kaj la malmultaj restintoj formale "kristanigitaj". En 1545 la kateĥismo estis eldonita en la praprusa lingvo. Problemaj estis la malsamaj dialektoj – tiel ekzemple la vorto "urso" en malsamaj dialektoj estas "clokis", "klokijs", "tlokijs", "tlakis" respektive "meška". La historiisto J. S. Vater notis:
|
Ekzemploj de lingvo
redakti
|
|
En la pleja nordo de la teritorio (Skalvio) pro fuĝintoj el la litovaj regionoj Ĵemajtio kaj Aŭkŝtajtio ekestis propra dialekto, la tiel nomata praprusa-litova.
|
|
Skribo de la praprusoj
redaktiLa historiistoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj dum multaj jarcentoj asertis, ke la praprusoj ne havis skribsistemon. Tiu aserto probable servis kiel pravigo, ke oni neniigis barbaran, senkulturan popolon. Arkeologiaj trovaĵoj montras spurojn de abunda komercado kun antikva Grekio Romio, kaŭkazaj landoj, Anglio kaj Skandinavio. La praprusoj do havis intensan kontakton kun kulturoj, kiuj amplekse uzis skribadon. La germana historiisto Simon Grunau de la germana kavalira ordeno priskribis du grandajn flagojn de la praprusoj: la milita flago montris la tri ĉefajn diojn kaj havas runan surskribon, kiu por Simon Grunau kaj ankaŭ por nunaj sciencistoj estas malfacile deĉifreblaj. Similaj runoj troveblas sur runoŝtono de Jelling (Danio). Tute eblas, ke tiu skribo el la 5-a aŭ 6-a jarcento estis kunportita de la praprusa reĝo Vaidevut kaj lia frato, la pagana sacerdoto Bruteno de la skandinavia insulo Gotlando. Dum postaj jaroj aldoniĝis signoj, kiuj povus esti de arkaika greka deveno. La dua flago montris la blazonon de Vaidevut aŭ de alia praprusa reganto. La blazono estas tenata de du starantaj blankaj ĉevaloj, kaj montras urson en homeca pozo kun malfermita faŭko kaj elmetita lango. Laŭ iuj historiistoj ankaŭ ĝi havis surskribon. Ambaŭ flagoj ankoraŭ uzatis dum la 13-a jarcento.
La praprusaj runoj plejparte estis ĉizitaj en lignajn tabulojn aŭ bastonojn kaj tiel transdonitaj al la ricevanto de la mesaĝo.
Triboj
redaktiLa dek du triboj setlis en korespondaj dek du praprusaj regionoj de la marborda parto de la nuna okcidenta Pollando (la eksa germana regiono Kulmerland kun ĉefurbo Toruń, historie Thorn) ĝis la regiono Skalvio kun la ĉefurbo Tilsit. La setloregiono etendiĝis inter ambaŭ flankoj de la norda, apudmara parto de la rivero Vistulo (pole Wisła) kaj ambaŭ flankoj de la okcidenta, apudmara parto de la rivero Nemunas (germane Memel).
La nomoj en la praprusa lingvo por la dek du praprusaj regionoj estas Barta, Chelmo, Notanga, Pamede, Sasna kaj Lubava, Suduva, Galinda, Nadruva, Pagude, Semba, Skalva kaj Varme.
Eksteraj ligiloj
redakti- Neoficiala praprusa Vikipedio Arkivigite je 2016-02-15 per la retarkivo Wayback Machine