Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Sümeg)

La Preĝejo Ĉieliro de Jesuo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Sümeg.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Jesuo
Fresko en preĝejo de Ĉieliro de Jesuo en Sümeg
Fresko en preĝejo de Ĉieliro de Jesuo en Sümeg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sümeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Veszprém (departemento)
diocezo Veszprém (urbo)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17561759
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Sümeg jam dum la mezepoko funkciis kristana preĝejo, kiu baldaŭe estis detruita. La pli nova preĝejo konstruiĝis en la sama loko en la 1750-aj jaroj. En 1799 incendio okazis, ekzemple la turopinto cindriĝis. La orgeno ekfunkciis en 1906.

Konstruaĵo redakti

Antaŭ la preĝejo estas videblaj 2 skulptaĵoj pri episkopo, kiu konstruis la preĝejon kaj pri Maulbertsch. En mezo de la fasado sube estas la enirejo, supre la duetaĝa turo altiĝas. En la fasado estas ankaŭ fenestro por la koruso kaj 3 niĉoj kun skulptaĵoj. Inter ili prezentas 2 hungarajn sanktajn reĝojn: Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La absido estas oklatera kaj iomete malpli larĝa, ol la navo. Interne Franz Anton Maulbertsch pentris la plenan surfacon, tio faris la preĝejon internacie konata, onidire tio estas la hungara Siksta Kapelo. Ankaŭ la mebloj estas barokaj kaj altvaloraj.

Kermeso okazas en la 7-a dimanĉo post Pasko.

Fontoj redakti

 
Fresko en la preĝejo