Preĝejo Ĉieliro de Maria (Hosztót)
La Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Hosztót.
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hosztót |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
paroĥo | loke |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La gotika kirko estis konstruita en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj tiam dediĉita al Johano Baptisto. En 1333 la vilaĝa pastro estis menciita. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, sed poste germanoj alvenis, kiuj pligrandigigis la preĝejon en 1728 laŭ baroko (la sanktejo restis origine gotiko). La nova dediĉo estis Ĉielenpreno de Maria. En 1770 interne familia kripto estis konstruita. La preĝejo estis pentrita en 1972.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola sur monteto en la tombejo. Antaŭ la preĝejo krucifikso estas videbla. En la fasado la turo plene reliefas, ĉe la turpiedo funkcias la enirejo. Tamen en la fasado dekstre estas alia enirejo. La navo kaj la absido estas apogita per pilieroj. La absido estas seslatera kaj pli mallarĝa, ol la navo. La turo estas kvarlatera. Interne la predikejo estas gotika.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2018-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]