Preĝejo Elizabeto de Hungario (Palkonya)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento, impona rotondo en Hungario, en vilaĝo Palkonya.

Preĝejo Elizabeto de Hungario
Aerfoto pri preĝejo Elizabeto de Hungario en Palkonya
Aerfoto pri preĝejo Elizabeto de Hungario en Palkonya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Palkonya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Longo diametro de la rotondo interne: 13,3 m
Alto 18 m (rotondo); 38 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko la loĝantoj konstruis malgrandan kapelon en 1771, poste ĝi estis pligrandigita en 1816, samtempe la turo estis konstruita. Disvastiĝas alia informo, ke origine ĝi estis moskeo de turkoj. La rotondo renoviĝis en 1961, poste inter 1992-1996.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola kaj ĝi estas videbla jam el longa distanco. Ĝi havas unusolan altan kaj kvadratan turon malantaŭ la sanktejo. Kontraŭ la turo estas la ĉefenirejo, en supro de la enirejo malgranda timpano (arkitekturo) estas videbla. Ekstere estas pli malgranda enirejo por la turo. Apud la turo malgranda sakristio etendiĝas. Interne origine estis flankoaltaroj, sed en 1961 ili estis malkonstruitaj. La baroka ĉefaltaro origine estis videbla en la Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs. La ĉefaltara bildo prezentas Elizabeton disdonantan almozojn. Apud la ĉefaltaro staras 2 skulptaĵoj pri Madono kaj Jesuo. En supro de la kupolo granda fresko etendiĝas. Alia fresko super la altaro prezentas la Sanktan Triunuon. En meza strio de la kupolo estas pentritaj 5 simboloj pri la evangeliistoj. La preĝejo havas galerion por la orgeno kaj koruso.

La rotondo havas bonan akustikon, ofte estas aŭeblaj korusaj koncertoj. Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

 
Turo de la preĝejo

Fontoj redakti