Preĝejo Gardanĝeloj (Szákszend)

La preĝejo gardanĝeloj estas katolika monumento historia en vilaĝo Szákszend (Hungario) (ĝis 1984 en memstara vilaĝo Szák).

Preĝejo Sanktaj Gardanĝeloj
Preĝejo Sanktaj Gardanĝeloj en Szákszend
Preĝejo Sanktaj Gardanĝeloj en Szákszend
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szákszend
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Győr
dekanujo Komárom
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la vilaĝo Szák estis konstruita abatejo kun gotika kirko ĉirkaŭ 1500. Pri erao de turkoj informoj mankas. En 1766 la plena kirko estis trakonstruita laŭ planoj de Jakab Fellner. Intertempe la mezepoka abatejo neniiĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola apud la tombejo en rando de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo grandparte reliefas. En flankoj de la navo kaj turo ŝtupaj gotikaj pilieroj estas videblaj. La turopinto estas piramida. La navo havas vestiblon ĉe la turo (tie estas la enirejo), en la alia flanko sakristion ĉe la rektangula absido. La navo kaj la absido havas samajn larĝon kaj alton.En la malantaŭa parto de la absido ekstere estas niĉo kun Sankta Maria. Interne la plafonaj freskoj estas barokaj, same la predikejo kaj altaroj. La benkoj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj redakti