Preĝejo Johano Nepomuka (Dunaremete)

La preĝejo sankta Johano Nepomuka estas katolika kirko en vilaĝo Dunaremete (Hungario).

Preĝejo Sankta Johano Nepomuka
Preĝejo Johano Nepomuka en Dunaremete
Preĝejo Johano Nepomuka en Dunaremete
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaremete
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Szigetköz
paroĥo en Püski
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika kirko jam ekzistis en la iama Remete en 1600, sed inter 1613 kaj 1660 la luteranoj uzis ĝin. En 1660 kaj la kirko kaj la loĝantoj rekatolikiĝis. En 1772 la granda inundo detruis la preĝejon. Pli nova estis konstruita en 1775 aŭ 1812 (la informoj estas kontraŭaj). Dum konstruado oni profitis la restaĵojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la vilaĝo laŭ trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas plurlatera piramido. La enirejo troviĝas meze, sed pluvoŝirmilo kovras la enirejan parton. La navo finiĝas en plurlatera absido, al kiu sakristio aliĝas. La absido estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo.

Fontoj redakti