Preĝejo Karlo Boromeo (Nagyrákos)

La preĝejo Karlo Boromeo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyrákos.

Preĝejo Karlo Boromeo
Preĝejo Karlo Boromeo en Nagyrákos
Preĝejo Karlo Boromeo en Nagyrákos
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyrákos
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Körmend-Szentgotthárd
paroĥo filio de Preĝejo Sankta Petro (Őriszentpéter)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento (aŭ en la sekva jarcento), trakonstruita laŭ gotiko en la 14-a jarcento (aŭ en la sekva jarcento), barokigita en 1798. Ĉirkaŭ en 1600 la vilaĝanoj kalvinaniĝis. La origina mezepoka patrono de la preĝejo estis Sankta Maria. La katolika grupo estis refondita en 1732, en la sama jaro la preĝejo estis trakonstruita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola inter arboj. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turopinto estas plurlatera piramido. La eniro povas okazi tra la turo. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio kontaktiĝas kun la absido. Interne la ĉefa kaj flanka altaroj, predikejo estis farita en la 18-a jarcento laŭ popola baroko.

Kermeso okazas en la 4-an de novembro.

Fontoj redakti