Preĝejo Koro de Jesuo (Dunakeszi)

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Dunakeszi (Hungario).

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Dunakeszi
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Dunakeszi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunakeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Vác
paroĥo loke
Dato de konsekro 1944
Konsekrinto József Pétery
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Pázmándi
Konstruado 1944
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Dunakeszi, Gyártelep városrész, Mindszenti tér.
vdr

Historio redakti

Ĉe Dunakeszi oni konstruis fabrikon kune kun loĝkolonio dum la 1-a mondmilito. La laboristoj havis diservojn en la kolonia lernejo, eĉ orgeno alvenis en 1928. La sonorilostablo havis 2 sonorilojn same el 1928. Inter 1942-1944 estis estis konstruita la nun videbla kolonia kirko kun la alportitaj orgeno kaj sonoriloj. Post monatoj la kirko jam suferis pro pafoj kaj bomboj, sed la laboristoj tuj riparis ilin. La paroĥa rajto alvenis en 1957. La nova altara bildo estis preta en 1962. Renovigaj laboroj okazis ekstere en 1980 kaj en 1996 la preĝejo estis pligrandigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, la fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas pli mallarĝa kaj pli malalta, ol la navo.

Kermeso okazas en tago de Koro de Jesuo.

Fontoj redakti

 
Malantaŭa parto