Preĝejo Sankta Ludoviko en Pesterzsébet

Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pesterzsébet (konata ankaŭ Pestszenterzsébet), en loĝkvartalo Kossuthfalva.

Preĝejo de
Ludoviko la 9-a (Francio)
Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) en Pesterzsébet
Preĝejo de Ludoviko la 9-a (Francio) en Pesterzsébet
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Pesterzsébet
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Kispest-Pestszenterzsébet
Arkitektura priskribo
Konstruado 19261930
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu ĉi distrikto la unua kirko konstruiĝis en 1876. En tiu ĉi loko iu donacis la parcelon por estonta kirko en 1885. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la malfruaj 1920-aj jaroj. Oni pentris la sanktejon en 1950, la absidon en 1973, la flankajn kapeletojn en 1995. La orgeno estis farita en 1950 el elementoj de 2 malnovaj orgenoj. Pli nova (elektra) orgeno alvenis en 1996.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en malgranda parko. La fasado havanta 2 turojn estas malsimetria. La maldekstra turo estas pli alta, ol la alia. La ĉefenirejo troviĝas en mezo de la fasado. La absido estas kvadrata kaj malpli larĝa, ol la navo.

Kermeso okazas en la 25-an de aŭgusto.

Fontoj redakti