Preĝejo Margareta de Antioĥio (Mosonszolnok)
La preĝejo Margareta de Antioĥio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mosonszolnok.
Preĝejo Margareta de Antioĥio | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Margareta de Antioĥio en Mosonszolnok
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Mosonszolnok | |
Geografia situo | 47° 51′ 11″ N, 17° 10′ 29″ O (mapo)47.85295100607917.17477484643Koordinatoj: 47° 51′ 11″ N, 17° 10′ 29″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Győr-Moson-Sopron | |
diocezo | Győr | |
dekanujo | Moson | |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Mosonmagyaróvár | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | komence romaniko, poste baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa romanika kirko estis konstruita en 1180 laŭ la vilaĝa dateno. El la origino restis nur malgrandaj partoj pro la baldaŭaj oftaj barokaj trakonstruoj. Ĉirkaŭ inter 1530 kaj 1671 la loĝantoj estis luteranoj. La katolika grupo estis refondita en 1685. En la 18-a jarcento kaj 1874 la kirko estis trakonstruita. La orgeno estis kreita en 1905.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola laŭ ĉefvojo, ankaŭ kruco troviĝas ĉe la kirko. La fasado estas simetria kaj havas po tri enirejojn kaj niĉojn. Nur la meza niĉo havas statuon. Plej supre meze la turo altiĝas kun romanikaj ĝemelfenestroj. La navo havas grandan krucnavon kaj tie, kie ne okazis pligrandiĝo, pilierojn. Sakristio estas videbla ĉe renkontiĝo de ĉefnavo kaj krucnavo. La absido estas duonronda kaj malpi larĝa kaj malpli alta, ol la navo.